Kategorioj
Sen kategorio

Lanĉo de la "Revue Spirite N8"

Revuo Spirite (Spiritisma Revuo), estas oficiala eldonaĵo de Internacia Spiritisma Konsilantaro – ISK, kies lasta informilo asertas, ke ĝi celas daŭrigi la laboron, kiun la Liona Majstro komencis, krom proponi al spiritistoj el la tuta mondo komunikilon.

La informilo konigas la aperon de la numero 8 de la revuo, fermante plian eldonjaron (Jaro 165 | N-ro 8 | Julio 2022).

Ĉi tiu revuo estas cifereca eldonaĵo, kun enhavo en video kaj sonformo. Versio en Esperanto elekteblas ĉe menuo kun ligiloj por elŝuto en PDF, tamen PDF ne subtenas plurmedian enhavon.

Jen la koncerna ligilo: ISK-retejo

Krome, pri ĝia lanĉo, la informilo instigas la spekton de la retkunveno kun partopreno de kelkaj el la verkistoj kiuj kunlaboris por ĉi tiu numero, okazonta hodiaŭ, la 3-an de julio 2022, je la 18-a horo, laŭ internacia tempo (tio estas la 15-a horo en Braziljo, UTK-3), per Jutub-kanalo: TV CEI

Kategorioj
Sen kategorio

Dua Gazeto, tutnova esploro!

En majo 2021 lanĉiĝis nia Gazeto. Unu el la aliĝkategorioj de la 11a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES), okazinta en aŭgusto de la pasinta jaro inkluzivis ricevon de unu presita ekzemplero de ĝi. Tiam ni disponis precize pri tridek presitaj gazetoj. Post nelonga tempo ĉiuj numeroj estis menditaj. Kia ĝojo! Fábio Fortes estas la unua mendinto.
Ni aldonis al la ekspeditaj kovertoj malgrandan salutpaperon kun la informo, ke tiam la dua numero estis jam redaktata, kaj aperus en septembro. Jes, ĝi estis redaktata, sed efektive ne aperis en septembro, kiel ni planis. Kvankam ni laboris konstante, tamen baldaŭ ni konstatis, ke necesus pli ol kvar monatoj por finpretigi ĝin. Ni skrupule informis nian komunumon, ke temis ne pri fiasko, sed pri prokrasto.
Nun finfine vi tenas en la manoj la duan numeron de nia organo. Ĝi aperos ĉiam unufoje jare, ne dufoje, kiel ni esperis. Estas pli saĝe eldoni unu zorge redaktitan numeron ol du sub nepravigebla tempopremo.
Ni partodonas en la sekva paĝo kelkajn opiniojn de la legantaro, kiu ekestis kun nia revuo.
Havu bonegan legadon!
Tion deziras la redaktoskipo kaj la estraro de BAES.
Elŝutu ĝin: https://www.baes.org.br/gazeto
Kategorioj
Sen kategorio

NI RENOVIĜU POR LA BONO

“Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.”
Jesuo (Johano, 3:34.)

Observu la malavarecon de la Diaj favoroj ĉie ajn sur la Tero.

Dum la homo limigas la distribuon de tiu aŭ alia resurso, Dio ne ŝanĝas siajn leĝojn de abundeco.

Observu tion, kio okazas ĉirkaŭ vi:

Radiluman Sunon, kiu nutras la vivon ĉie, en ĉiu ajn loko…

Puran kaj abundan aeron…

Akvofonton, kiu senkondiĉe fordonas sin…

Ĉion, malavare disponigitan al ĉiuj.

Ĉion, libere disdonatan.

Kiel okazas pri la favoroj de la Sinjoro en la materia rondo, tiel ankaŭ okazas en la Regno de la Spirito.

La pordoj de saĝeco kaj amo restas konstante malfermitaj. Trezoroj de Scienco kaj ĝojoj de homa interkompreniĝo, gloroj de arto kaj lumoj de spirita perfektiĝado estas alireblaj de ĉiuj homoj.

El la rivero de Diaj gracoj, ĉiu animo nur ĉerpas la porcion, kiun li kapablas distingi kaj profite utiligi.

Studu, observu, laboru kaj renoviĝu por la bono.

Pligrandigu vian propran komprenpovon kaj helpu la aliajn favore al vi mem.

Rememoru, ke Dio disdonas siajn benojn al ĉiuj. Ĉiu animo, tamen, kunportas propran mezuron fiksitan en sia sino por ricevi la donacojn de Dio.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

NI REKOMENCU

“Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston.”
Jesuo (Mateo, 9:16.)

Ne retenu amarajn rememorojn.
Viaj revoj disfalis antaŭ vi.
Galan respondon vi aŭdis.
Forlason de la plej amataj vi eltenis.
Fiaskis via entrepreno.
Solecon vi rikoltis.
Atingis vin elreviĝo.
Tamen, rekomenco estas beno en la Dia Leĝo.
Promeso de spiko reaperas dum semado.
Akvo vaporiĝinta revenas el la nuboj por riĉigi akvofonton.
Reaperas printempa varmo en sekvanta printempo.
Flamiĝas la horizonto je ĉiu mateno per la suna brilo, kiu redonas al la tago ties valoron.
Januaron post januaro, renoviĝas la jaro proponanta novan laborciklon.
Ĉio okazas, kiel se io diras al ni: “Se vi volas, vi povas rekomenci”.
Diris, tamen, la Dia Amiko, ke neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnova vesto.
Forĵetu do sentaŭgaĵojn.
Malligiĝu de senutilaĵoj.
Forgesu erarojn, kiuj surprize vin prenis.
Forlasu malutilajn afliktojn.
Ni do kun firmeco rekomencu ĉiun ajn bonan projekton; ni rememoru, tamen, ke ĉio revenas krom la forlasita oportuno, kiu ĉiam signifas efektivan perdon.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

Terminoj: Asocio x Societo

Per malmultaj vortoj mi provas klarigi kial mi preferas la vorton asocion anstataŭ societon, por nomi la ejon por agado de spiritistoj. Mi estas Paŭlo, la nuna 1-a sekretario de BAES.

Unue mi diras, ke mia vidpunkto rezultas el tio, ke mi estas kontisto (librotenisto), kaj en mia lando Brazilo estas nuntempe leĝa malsimileco inter tiuj du vortoj, kadre de la juro.

Societo konsistas el grupo de homoj, kiuj havas komunan celon kaj profitocelan agadon. Asocio kaj fondaĵo, aliflanke, laboras por komuna socia bono, kaj ne havas la celon generi profiton.

Ekde 2002, pro la leĝo 10.406 (portugale konata kiel “Novo Código Civil”) la organizaĵoj, ne nur de spiritistoj, estas devigataj reformi siajn statutojn por indiki, ke ĝi estas ĉu profitocela (societo), ĉu neprofitocela (asocio). 

Tamen la ŝanĝo de la nomo ne estas deviga. Ekzemple: “Sociedade Bauruense de Esperanto” (Esperanto-Societo de Bauru) estas devigata ŝanĝi sian statuton minimume por indiki, ke ĝi estas asocio (neprofitocela), sed ĝi ne bezonas ŝanĝi sian nomon al “Associação Bauruense de Esperanto” (Esperanto-Asocio de Bauru).   

La artikolo 53 difinas asocion kiel “unuiĝon de homoj, kiuj sin organizas por neprofitaj celoj”.

Kompreneble ekde tiu jaro novaj organizaĵoj uzas la terminon asocio en la nomo por eviti miskomprenon en la lando. Kaj multaj jam ekzistantaj organizaĵoj decidis ŝanĝi ankaŭ la nomon, de societo al asocio.

Kategorioj
Sen kategorio

Spiritisma Esprimaro

Dum la 2a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES), 2007, okazinta en Uberlândia (MG), kaj ankaŭ dum la 1a evento, en 2006, la Esperantisto Alexandre Melo prezentis la jenan temon: Ĉu ĉiu Esperantisto-spiritisto povas esti amatora tradukisto?
Alexandre Melo, 2a BRES, Uberlândia-MG, 2007

Li konigis al la ĉeestantoj la propran sperton, kiu interalie konsistis el ĉerpado de esprimoj el la spiritisma literaturo tradukita al Esperanto. Dum tradukado de iu spiritisma teksto, anstataŭ cerbumi pri la maniero traduki iun esprimon, ĉefe kiam ĝi ne troviĝas en vortaroj, aŭ kiam la proponita solvo ne estas kontentiga, li serĉis ĝin en la portugallingva elektronika versio de unu aŭ pluraj el la multaj spiritismaj verkoj jam tradukitaj en Esperanton. Trovinte la bezonatan esprimon, li serĉis la respektivan tradukon en la Esperanta versio de la sama verko, kaj ne malofte la trovita solvo estis tute taŭga. Jen la listo de konsultitaj libroj, kiun vi mem povos uzadi.

Tion rakontis nia kunulo Leandro Abrahão, kiu alprenis la metodon kaj kolektis ĉirkaŭ 450 diversajn esprimojn. Ili estas libere legeblaj per ĉi tiu ligilo. Temas pri Excel-dokumento, en kiu vi vidos du tabelojn:
En la tabelo Informoj vi vidos liston de konsultitaj libroj, kaj la respektivajn siglojn (kompletigotajn) uzatajn en la esprimaro. En la apuda tabelo vi trovos evidente la kolektitajn esprimojn mem. Ili estas elprenitaj tiel, kiel ili aperas en la spiritismaj libroj tradukitaj al Esperanto. La vortojn akompanas tiom da ĉirkaŭfrazo, kiom estas necese por ke ili estu komprenataj en ĉiu aparta kunteksto.

Klarigo pri la tabelo “Esprimaro”

Unua kolumno

La kapvortoj aperas diklitere.
Noto: La vortoj, frazoj, kiuj en la libro aperas antaŭ ĝi, estas metitaj post ĝi inter krampoj.
Ekz. a) estridentes (berros) – La frazon oni legu berros estridentes.
Ekz. b) passes (administrando) magnéticos – La frazon oni legu administrando passes magnéticos.

Dua kolumno 

La Esperanta traduko estas transskribita laŭ rekta vortordo, kia ĝi aperas en la koncerna libro.

Tria kolumno 

En ĝi aperas la mallongigoj de la librotitoloj, ekzemple:

NH – Nia hejmo
AR – Ago kaj reago
EM – En pli granda mondo
MS – Memoraĵoj de sinmortiginto
OS – Paŭlo kaj stefano
AJ – Antaŭ du mil jaroj

Kaj aliaj. 

Kvara kolumno

En ĝi estas la ĉaprito el kiu la vorto, dirmaniero, frazo estas elprenita.
Ekz. a) 5 (1-a P.) – Temas pri la kvina ĉapitro de la unua parto de iu libro.
Ekz. b) enkond. – Temas pri vorto elprenita el la enkonduko de iu libro.

Kvina kolumno

En ĝi estas la paĝoj, respektive en la elektronikaj livroversioj portugala kaj Esperanta, en kiuj aperas la koncerna vorto, dirmaniero, frazo kaj ĝia traduko.

Sesa kolumno

En ĝi estas la aperkvanto de la enlistigita vorto.
Klarigo: la nombro indikita koncernas la formon de la vorto enlistigia. Ekzemple, en la libro Nia hejmo, la portugallingva vorto “sublime”, en singularo, aperas 35 fojojn. Do, “1/35” signifas, ke el la 35 aperoj ĝi estas la unua traduko trovita.
———-
Mankas ie kaj ie redakto, kaj kompreneble ĉiuj povas kontribui per novaj esprimoj. Ni laboru plu!
———-
Fine ni legu parton el la antaŭparolo al la verko Turmentego de la memmortigintoj, de Almerindo Martins de Castro, eldonita de Brazila Spiritisma Federacio kaj tradukita de s-ro Benedicto Silva al Esperanto:
El inter la centoj da mediumaj kaj nemediumaj libroj nacilingve eldonitaj, kaj reeldonataj, en Brazilo estas ĝis nun esperantigitaj i.a.: “La Libro de la Spiritoj”, “Antaŭ du Mil Jaroj…”, “En Ombro kaj en Lumo”, “Nia Hejmo”, “Ago kaj Reago”, “La Evangelio laŭ Spiritismo”, “Kio estas Spiritismo?”

Doktrinaj verkoj, romanoj kaj novelo, ili eniris en nian Literaturon, ĉiu siatempe, kun tre favora akcepto kiel edifaj libroj filozofiaj, moralaj aŭ religiaj. Ni memoras kiel unuanime iliaj recenzantoj laŭdis la altan nivelon de ilia lingvaĵo.

Kaj tiun ĝojindan atingon ni ŝuldas al la lingvo-kultura penado de niaj karmemoraj apostoloj de Spiritismo kaj majstroj de nia lingvo, nome, Porto Carreiro Neto kaj Iŝmael Gomes Braga. Por honori la memoron al ili, unu plej urĝa afero, miaopinie, estus kompili Spiritisman Terminaron kun difinaj kaj eksplikaj citaĵoj el la verkoj mem de ili tradukitaj.” [Grasigo nia] (T. Nakamura, Kioto, ekaŭtuno 1969).

Terminaron sen “difinaj kaj eksplikaj citaĵoj” kaj ankoraŭ redaktotan ni iniciatas per la listo proponita de la samideanoj el la Kurso de Esperanto por Spiritistoj (KES), gvidata de Adonis Saliba.
Temas pri komunuma laboro, al kiu ankaŭ vi, leganto, estas invitata.

———-

Kategorioj
Sen kategorio

Vortaroj por tradukemuloj

La jenaj du vortaroj estas sufiĉe popularaj en Brazilo. Ilin eldonis Brazila Spiritisma Federacio – BSF. Laŭ nia scio, ambaŭ estas prilaborataj por iama reeldono.
Por tradukantoj de spiritismaj verkoj ili estas aparte utilaj, ĉar la aŭtoro (jam forpasinta) ĉerpis el la tradukita spiritisma literaturo multe da ekzemplofrazoj.
Krom ili, du aliaj vortaroj, ne tiel vaste konataj, povas esti same oportune uzataj de tradukemuloj.
Grande Dicionário Esperanto-Português (576 paĝoj) estas eldonita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj – KKE. La sekvanta kovrilo estas de la 2a eldono, el 1989. Sylla Chaves (jam forpasinta) riĉigis ĝin per centoj da novaj vortoj. Ni ne scias, ĉu KKE reeldonis ĝin intertempe, nek ĉu ĝi estas ie ankoraŭ akirebla.

La alia vortaro estas eldonita de Brazila Esperanto-Ligo – BEL en 2015. Temas pri Grande Dicionário Português-Esperanto (734 paĝoj). Ĝi estas mendebla el la Bela Butiko, la libroservo de BEL. Temas pri vortaro, kiun la aŭtoro Porto Carreiro Neto (1895-1964) ellaboris antaŭ sia forpaso, kaj kiu aperis finfine nur antaŭ kelkaj jaroj.

Ankaŭ en la reto

La jenaj vortaroj estas egale uzindaj:
  1. Vortaro de Túlio Flores, brazila Esperantisto, eksakademiano (Eo-pt kaj pt-Eo)
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto en reta versio
  3. Reta Vortaro de Esperanto
  4. Tekstaro de Esperanto
  5. Simplaj Samsignifaj Vortoj
  6. Sinonimaro
Se vi konas aŭ uzas aliajn helpilojn, ĉu presitajn, ĉu enretigitajn, komentu! Ni ĝojos ekscii!
Kategorioj
Sen kategorio

Spiritisma Terminaro

Danke al la kontribuo de niaj samideanoj el la Kurso de Esperanto por Spiritistoj (KES), gvidata de Adonis Saliba, ni disponas nun pri listo de terminoj. La enhavo estas proponita de la gelernantoj mem. Restas al ni komunume redakti kaj unuecigi ĝin. Alklaku la sekvantan ligilon por ekvidi la vortoliston:

Listo de Terminoj | Termos Espíritas em Esperanto

———-

Ĉiu povas kontribui per la komentejo de ĉi tiu retpaĝo. Ni forte rekomendas, ke la proponoj fontu el la verko Espiritismo de A a Z (Spiritismo de A ĝis Z), eldonita de Brazila Spiritisma Federacio.

Todos podem contribuir escrevendo comentários abaixo. Recomendamos fortemente que as propostas tenham por fonte a obra Espiritismo de A a Z, publicada pela Federação Espírita Brasileira.

———-

Legu ankaŭ

El nia blogo:
Du principoj
Spiritisma Esprimaro
Terminologiaj gvidiloj

El STEB (Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko):
Vortaroj kaj terminaroj listigitaj laŭ 50 fakoj kaj 36 temoj
Terminologio: sciindaĵoj por fari vortarojn kaj terminarojn

Kategorioj
Sen kategorio

Du principoj

Kunlabora kreado de ia Spiritisma Esprimaro estos tiom pli glata, kiom ĝi estos farata laŭ komunaj principoj. Ni proponas plej unue, ke niaj proponoj kaj rekomendoj havu Plenan ilustritan vortaron de esperanto kiel bazon, kaj ke ni diskutu kaj decidu konsidere de la tradukita spiritisma literaturo. Jen ekzemplo:

En la antaŭparolo de la libro La evangelio laŭ spiritismo (3a eldono, 1980, p. 25), la tradukinto (Ismael Gomes Braga) skribis piednote, ke laŭ Plena Vortaro “Spirito, per granda komenclitero, estas ‘Nemateria kaj senmorta homa animo’ kaj spirito, per malgranda komenclitero, estas ‘Tuto de la homaj mensaj kapabloj’.”

Plena vortaro
de esperanto
(PV) estis eldonita en 1930. Plivastigita eldono aperis en
1934 kaj senŝangha reeldono en 1947, la jaro kiam La evangelio laŭ spiritismo en Esperanto aperis. Krom tio, laŭ la Berlina komentita bibliografio
de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2014
, de Bernhard Pabst, ĝis
1996 PV estas senŝanĝe represita surbaze de ties dua eldono el 1934. Ni disponas
nur pri la naŭa, skanita eldono de PV, kiu ne diferencigas per uskleco la du
signifojn prezentitajn de Ismael.

Tio sugestas, ke se Ismael disponis
jam en 1934 pri eldono de PV, kiu ne diferencigas la vorton per uskleco, la
diferencigo ekzistas nur en la unua eldono, kiun ni bedaŭre ne povas nun
kontroli. Granda komenclitero en PV signifas nur, ke iu vorto estas oficiala.
Iel ajn, per ĉi tiu skiza eseeto ni celas montri, ke la vorto spirito kun
malgranda komenclitero povas signifi kaj nematerian kaj senmortan homan animon
kaj tuton de la homaj mensaj kapabloj.

La uzo de granda komenclitero en la dirita antaŭparolo praviĝus ne pro la bezono diferencigi la sencon, sed pro tio, ke en la franca originalo la vorto Esprits estas majuskla. Laŭ Plena manlibro de esperanta gramatiko, “iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio.” (PMEG 2020, p. 15).

Ankaŭ la nuntempa Plena ilustrita
vortaro de esperanto
ne diferencigas la signifojn per uskleco. Tamen, antaŭ la
signifo animo, la sesa, estas aldonita atentigo: kun nuanco pli magia ol
religia.
Malgraŭ la atentigo, du ekzemplofrazoj redonas precize la sencon,
kiun ni celas: elvoki spiritojn; la spirito parolis per la dancado de la
tablo.

———-

Iel ajn, Allan Kardec ja diferencigas la vorton spirito per uskleco. Nia esploro daŭros kaj sekvos dua parto de ĉi tiu eseeto.

Kategorioj
Sen kategorio

Terminologiaj gvidiloj

Jen fakaj legaĵoj, kiuj helpos nian komunumon labori celkonscie:

Jen ĝi en la katalogo de UEA