Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI PACIGU

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.”
Jesuo (Mateo, 5:9)

Senfrukte estas etendi nervan kverelon.

Obĵetoj atendos vin en ĉiu angulo, ĉar paco estas fundamento de la Dia leĝo.

Observu la katastrofojn, kiuj pasas…

Sennombrajn fojojn, homo fariĝas lupo kontraŭ homo mem, kaj detruas sian propran mondon; tamen Dio silente determinas, ke herbo denove kovru grundon, ke, el herbo, naskiĝu floro, kaj, sur la korpo mem de tiu floro, kresku frukto.

Vulkanoj ruinigas vastajn regionojn, tamen Dio restarigas la disŝiritajn pejzaĝojn.

Submaraj fenomenoj forŝovas urbojn, tamen Dio montras al homo novan lokon, kaj ili reaperas pli belaj.

Tertremoj, tie kaj tie, kunportas longedaŭrajn suferojn, tamen Dio reĝustigas la Teran surfacon.

Strangaj malsanoj mortigas tutajn popolojn, tamen Dio inspiras la menson de sindonaj sciencistoj, kaj malaperigas la epidemiojn.

Tempestoj, de tempo al tempo, skuas larĝajn terpecojn, tamen Dio, laŭ la fortoj de Naturo, ĉion reekvilibrigas.

Ne lasu vin sub influo de pesimismo, en ia ajn cirkonstanco.

Ĉio, nun, ŝajne montras, antaŭ viaj okuloj, aflikton kaj malordon; tamen harmoniigu la vivon ĉirkaŭ vi, kiom eble vi povas, ĉar paco alvenos per la manoj de Dio.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI BENU

“Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono…”
Petro (I Petro, 3:10.)

Ne decas kondamni.

Malkonfirmo, eble, hodiaŭ, alvenos neatendite, ĉar mizerikordo estas fundamento de la Dia leĝo.

Meditu, pri kiom da fojoj vi konstatis nevideblan helpon al tio tiam konsiderata kiel senrimeda malbono.

Vi vidis gravajn malsanulojn subite reveni en sanon, kiam ilia diagnozo jam estis ilin kondamninta al morto.

Vi konis malbonfarantojn ŝanĝintajn sin en bonulojn, kiam, ŝajne, ili jam estis tute sinkintaj en deliktojn.

Vi sondis kompleksajn problemojn improvize solviĝintajn, kiam ili prezentiĝis tute nesolveblaj.

Vi ploris pro maltrankviligaj situacioj prenintaj savan direkton, kiam ĉio kredigis tragedion.

Kia ajn estas via kuranta elprovo, haltigu vian langon, por ke ĝi ne malbenu vin.

Eble, ĉirkaŭ viaj paŝoj, vi vidas ĉion per lenso de malespero…

Tamen sereniĝu, kaj atendu fidoplena, ĉar, se la mizerikordo de Dio ankoraŭ ne venis en la kampon de viaj luktoj, ĝi estas survoje.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.