Kategorioj
Forpasoj

Forpasis David Bianchini

Kun granda malĝojo SEA ĵus eksciis, ke forpasis en Brazilo sia asociano David Bianchini.

Ni simpatias kun la funebro de la familianoj kaj amikoj de nia kara samideano.

Jen pri li mempriskribo sur Vikio Historio de BEL:

“Mi, David Bianchini, naskiĝis en Assis, SP, la 17-an de Julio 1955.

Mi lernis Esperanton el la Duagrada Lernejo en São Caetano do Sul, SP, de la dentkuracisto Arnaldo Vianna, kaj kelkajn jarojn poste mi rekomencis ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj Brazila Esperanto-Ligo.

Mi instruis bazan kurson unuafoje en 1975 ĉe Akademia Centro de “Lernejo de Inĝenierarto Mauá”, kie mi diplomiĝis kiel elektrika elektronika inĝeniero.

Krome, mi kune laboris kun Arnaldo Vianna en Spiritisma Federacio de Ŝtato San-Paŭlo, instruante Esperanton ĝis 1984 kiam mi translokiĝis al Campinas.

Ĉi tie, kune kun aliaj esperantistoj, ni fondis “Kultura Centro de Esperanto” kie mi deĵoras ĝis nun.

Ankaŭ mi instruis Esperanton ĉe “União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas”, kies prezidanto mi estis dufoje”.

Kategorioj
Forpasoj

Forpasis Carlos Maria (1940-2023)

Pasintsemajne en nia grupo SEA-Aktivuloj nia samideanino Catarina F. atentigis nin pri forpaso de la esperanto-spiritisto Carlos Maria, en la ĉefurbo de Brazilo.
Homo bonkora, simpatia, ridetema, li estis unu el la plej granda batalanto kaj dediĉoplena laboranto por niaj movadoj, per agado en spiritismo kaj esperantismo. 
Carlos Maria subskribis la liston de ĉeestantoj en la kunveno okazinta je la 7a de septembro 2008, pri fondiĝo de SEA, tiam BAES.
Li estos por ni ĉiuj tre memorinda duobla samideano.

 

Kategorioj
Forpasoj

Forpasis batalanto

Ni bedaŭras informi pri la forpaso de s-ro Francisco Mattos, ankaŭ nomata kiel Chico (Ŝiko). Laŭ informoj de lia edzino, s-ino Ana Koide, lia sanstato komplikiĝis, en la hospitalo mem, post sukcesa operacio, kiu forigis sublangan kanceron en komenca fazo. Li elkarniĝis en la aĝo de 82 jaroj la 28an de majo 2022. Omaĝe al li, eĉ se koncize, ni raportos pri lia vivo riĉa je faroj por la Esperanto-spiritista movado kaj por Esperanto mem.
Chico naskiĝis en Palma (MG), kaj loĝis en Braziljo, Brazilo, kie li fondis en la 90aj jaroj la Asocion Spiritisma Mondo (pt AME), kiu celis ekzemple disvastigi spiritismon inter Esperantistoj – kion ĝi faris ĉefe per sendo de Esperantlingvaj libroj al aliaj landoj.
Dum tri dekoj da jaroj li agadis ĉe Brazila Esperanto-Ligo – BEL jen kiel libroservisto jen kiel  estrarano.
Prave konsterniĝas la enkarnaj geamikoj kaj familianoj. Tamen, hosanas la ĉielanoj, kiuj lin bonvenigas nun en la spirita mondo, la vera patrujo.

Saluton, estimata fratamiko! Jesuo vin benu!
Nian kondolencon al la edzino, s-ino Ana.

Chico Mattos en koridoro de la sidejo de BEL (fotis Leandro Abrahão – 23.2.2017)
———-
Jen nekronolga artikolo pri li el Brazila Esperantisto, n-ro 364