El Minas (Brazilo) jen sube raporteto fare de nia asocianino Ana Paula Pose koncernanta la aferon Esperanto, kadre de tiea ĵus okazinta plurtaga spiritisma evento.
* * *
Survoje al Regeneriĝo
Parto de la spiritisma komunumo en la urbo Teófilo Otoni kaj regiono okazigis, antaŭ kelkaj tagoj, vojaĝon plenan de pripensoj, lernado, interŝanĝo de spertoj, integriĝo kaj multaj sublimaj vibroj “Survoje al Regeneriĝo”.
Tio estis la temo de la 14-a COEZMUC – Confraternização espírita da Zona do Mucuri / Spiritisma Kunfrateco de la Mucuria Zono (Dua sezono), aranĝo aktuale promociita de la 12-a CRE, kaj kiu okazas ĉiujare dum la karnavala periodo, kunigante laboristojn de la Regiona Movado kaj ties familiojn.
En la kunteksto de la temo, la organizantoj intense disvastigis Esperanton kadre de nia vojaĝo al la mondo de Regeneriĝo.
Ĉiutage oni legis la komencan mesaĝon en la portugala kaj Esperanto. Estis disdonitaj materialoj ricevitaj de SEA (Spiritisma Esperanto-Asocio), ekzemple la broŝuro: “Al spiritisto: pri la Lingvo de Frateco”. La prezidanto de la Asocio – Leandro Abrahão – sendis al la partoprenantoj videon klarigantan la rolon de la lingvo en la disvastigo de spiritismo.
SEA-reklamiloj
En la Arta nokto estis prezentita intervjuo kun la esperantistino Ana Paula Pose, kiu klarigis al la partoprenantoj plurajn demandojn rilate al spiritismo kaj Esperanto, finiĝante per la kanto Preĝo (aŭtoro Willi de Barros), kiu baldaŭ aperos ĉe Brazila Kolekto.
Ana Paula
Ĉe la fino de la evento pluraj homoj entuziasmiĝis pri lernado de la lingvo kaj kreiĝis grupo por plani komencan kurson.
Koran dankon al la organizintoj!