Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Junaĝo Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

La PADLETO de Monda Spiritisma Junulara Studgrupo

Jam okazis tri kunvenoj de la Monda Spiritisma Junulara Studgrupo, kiuj kunvenigis tiom da gejunuloj ligitaj kun la instruo de Jesuo.

En la artikolo pri la 2a renkontiĝo ISK (Internacia Spiritisma Konsilio) dividas la ligilon al la oficiala padleto de la studgrupo, por ke ĉiuj havu aliron al la uzataj materialoj, kun dosierujoj organizitaj laŭlingve (angla, hispana kaj portugala).


Jen nova aliĝoportuno

Hodiaŭ, per Instagram-rakonto (tia templimigita afiŝo) oni aperigas anoncon pri novaj vakantaĵoj por la studgrupo, kun LIGILO AL LA ALIĜILO.

La Monda Spiritisma Junulara Studgrupo estas spaco destinita por studi spiritismon, societumi kaj unuigi korojn el la tuta mondo.

Platformo: Zoom.

Spektantaro: Junaj spiritistoj el diversaj landoj (ekde 13 jaroj)

Dato: Ĉiu 4a dimanĉo de la monato.

Tempodaŭro: 1 horo kaj 30 minutoj da studo.

Horaro: 17h00 ĝis 18h30 laŭ UTK

La virtuala ĉambro malfermiĝas 15 minutoj antaŭe.

Lingvoj: portugala, hispana kaj angla.

Partoprenantoj devas elekti sian preferatan lingvon en la aliĝilo.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-movado Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

Spiritismaj libroj en Esperanto — Senpage

En Brazilo, delonge Brazila Spiritisma Federacio eksplicite subtenas la lingvon internacian Esperanton, ĉu per la broŝuro Orientação ao Centro Espírita, ĉu per agado tra siaj retkanaloj.

Kiel eldonejo, BSF jam aperigis diversajn verkojn tradukitajn al Esperanto, kaj tiurilate multaj el ili, en PDF-versio, haveblas senpage sur sia retejo.


Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Organizaĵoj

Ni adiaŭas la domajnan nomon baes.org.br

Pro la agado de la nuna estraro, eĉ dum la transira periodo antaŭ ĝia enposteniĝo, aperis por la Asocio retpaĝaro, kiu estis atingebla per la domajna nomo baes.org.br, tiam aĉetita aprile 2021.

La 13an de aŭgusto 2023 BAES estis alinomita al SEA, kaj  ankaŭ ŝanĝigis ĝia institucia retejo, kiu ekde tiam oni trafas per la domajna nomo konsolanto.org, aĉetita pasintjare junie.

La domajna nomo baes.org.br eksvalidiĝos venontaprile (2024).

La 13an de aŭgusto 2023 BAES estis alinomita al SEA
Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-lingvo Eventoj

Spiritismo en la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto

La 4a VK okazis de 23a ĝis 26a ĉi-monate. Tamen, multaj programeroj estis registritaj kaj restos spekteblaj en la platformo de la evento ĝis la fino de la jaro. (vk.esperanto.net/2023)

Rilatantaj al spiritismo estis la jenaj programeroj:

Sabato, 25/11/2023

Spektaĵo: 108a UK: Eldonejo Lorenz – Álvaro Motta

Vidbabilejo: Babilĉambro por libera interparolo pri la temo Spiritismo.

Dimanĉo, 26/11/2023

Spektaĵo: Prezento de la libro Kazo de Reenkarniĝo, de Yvonne A. Pereira, lanĉita de Eldonejo Lorenz.

Affonso Soares
Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Spiritisma Doktrino Studoj

Antaŭ 12 jaroj aperis ĉarma prelegoserio en Jutubo

En la 5a de julio de 2011 en la Jutubkanalo Revista Auta de Souza aperis la unua videaĵo de la kurso Konu Spiritismon, kiu estas prelegoserio kun 14 temoj:

Leciono 1 – Dio
Leciono 2 – Jesuo
Leciono 3 – Spiritisma Doktrino kaj Allan Kardec
Leciono 4 – Spirito, Perispirito kaj Korpo
Leciono 5 – Reenkarniĝo
Leciono 6 – Elkarniĝo
Leciono 7 – Plureco de la loĝataj mondoj
Leciono 8 – Mediumeco
Leciono 9 – Obsedo
Leciono 10 – Konado de si mem
Leciono 11 – Hejmo
Leciono 12 – La Evangelio en la Hejmo
Leciono 13 — Malvirtoj
Leciono 14 – Karito kaj Spiritisma Domo

Temas pri materialo utila (krom ĉarme prezentita) por komencantaj aktivuloj celantaj lertiĝon en la afero Evangelio/Spiritismo/Esperanto.

Kurioze, Leandro Abrahão, la rolulo de tiu prelegoserio estas ano de SEA, sed ne nur, li estas la nuna prezidanto de la Asocio.

Ligilaro: LUDLISTO

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Muziko Organizaĵoj Personoj

Membroj de SEA ĉe Brazila Kolekto

 

La retejo BRAZILA KOLEKTO enhavas buntan kolekton da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu.

Ĉu vi scias, ke nia kolegino Odília Milhomens estas ankaŭ komponistino?

Jen en Brazila Kolekto ŝia bela kanto Amo porĉiama, kun video registrita de la same bela voĉo de Ana Paula Pose

https://www.brazilakolekto.com/2023/11/amo-porciama.html

Lasu komenton tie!

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-lingvo Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

La Libro de la Spiritoj en la reto

La 25an ĉi-monate BAES lanĉis retpaĝaron, kiu enhavas la tutan tekston de La Libro de la Spiritoj en Esperanto.

Indas konigi Spiritismon, kaj tiurilate jen oportuno por diskonigado tra la mondo, pere de Esperanto, de ĝia unua fundamenta libro.

Konsideru sekvi la agadon de BAES pri La Libro de la Spiritoj:

Retpaĝaro: www.spirito.app

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Eventoj Publikaĵoj

La Ondo de Esperanto aperigis raporton pri nia pasinta renkonto

 La Ondo de Esperanto, 2023, N-ro 2 (316), p.25

Spiritistoj survoje al internacia asocio

Esperanto-spiritistoj en Brazilo fake kunvenas, renkontiĝas aŭ kongresas jam dum jardekoj, sed la unuan fojon en laŭnome tutlanda evento nur en 2006, antaŭ la fondo de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) mem, kiu ekde 2008 respondecas pri la Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj (BRES).

Post du jaroj da virtualaj eventoj, BRES denove okazis fizike la 22an kaj 23an de aprilo. Ĉi-foje en la urbo Uberlândia, kiu cetere gastigis la duan renkontiĝon en 2007. Partoprenis esperantistoj el ses brazilaj ŝtatoj. Dum BRES okazis Esperanto-kurso por komencantoj, al kiu aliĝis 32 personoj, partoprenis 20. Gvidis la kurson Cícero Gabriel, sperta esperantisto, redaktoro de Brazila Esperantisto. Néia Lúcia, respondeca persono ĉe Biblioteko Carlos Domingues, la biblioteko de la Brazila Esperanto-Ligo, aranĝis sukcesan brokantan libroservon kun multe da valoraj presaĵoj. Ĉio disvendiĝis, kaj la sumo trafos en la bibliotekan kason.

La programo inkluzivis ekspozicion de historiaj eroj el la Esperanto-spiritisma movado, ekskurson al la iama loĝdomo de la fama mediumo Chico Xavier en la najbara urbo Uberaba, fruktodonan diskuton kadre de la librokampanjo Abel Gomes. La partoprenantoj kunlaboris je la pretigo de librokompletoj, kiujn BAES donacas al unuopuloj kaj al bibliotekoj de spiritistaj societoj. La Kampanjo, fondita en 2021, celas provizi precipe la bibliotekojn de spiritistaj societoj per spiritisma literaturo en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo.

En 2024 BRES okazos ne fizike, sed virtuale, en aprilo. La fizikaj eventoj okazos ĉiun duan jaron. En 2024 plej verŝajne BAES estos ne plu brazila, sed transnacia organizaĵo. Ĝi fariĝos simple Spiritisma Esperanto-Asocio, laŭ la propono de la nuna estraro kaj la ĝis nun unuanima konsento de la membraro.

Leandro Abrahão