Pri SEA


SEA estas faka asocio fondita en Braziljo, Brazilo, la 7an de septembro 2008, tiam kun la nomo Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj. Je la 13-a de aŭgusto 2023 ĝi estis alinomita al Spiritisma Esperanto-Asocio.

Disvastigi spiritismon pere de Esperanto estas la ĉefcelo de SEA.

Ĉiujare post 2008 ĝi respondecas pri la okazigo de la evento SER, antaŭe nomita BRES. 

En la 1a de majo 2021 debutis la gazeto de la Asocio. La 25an de julio 2023  la Asocio aperigis doktrinan retejon, nome La Libro de la Spiritoj enrete.

Prezidanto
Leandro Tome Abrahão

Vicprezidanto
Araceli Aguilar y Aguilar

Sekretario
Espoir Ngoma Kasati

Kasisto
Rodrigo de Carvalho Mendonça