“ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”
Paŭlo (Filipanoj, 4:11.)
Vi asertas fervore deziri servi; tamen, por tion realigi, vi prezentas diversajn kondiĉojn.
Vi disponas proprajn rimedojn, tamen vi ilin konsideras nesufiĉaj por taskoj koncernantaj materian helpon al proksimulo, kaj tial vi atendas monon disponigotan de aliaj homoj.
Vi havas vastajn eblojn alfabetigi tiujn, kiuj bezonas instruon, vi, tamen, atendas diplomon, kiu, eble, neniam alvenos.
Vi havas piedojn kaj brakojn liberajn, kiuj garantias al vi kapablon helpi kunulojn elmetitajn al malfacilaj elprovoj; vi, tamen, atendas kunlaborantojn, kiuj, verŝajne, neniam decidiĝos al frata kunlaborado.
Vi posedas multnombrajn talentojn plenumi, inter la homoj, benatan mision de pura amo; tamen vi atendas, ĉe la familio, idealan kamaradon.
Se vi jam vekiĝis por kunlabori kun Jesuo, rememoru la aserton de Paŭlo: “mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.”
Kiam Paŭlo skribis tiujn liniojn, li estis arestita en Romo. Ĉirkaŭ li, nur la dolora atmosfero de karcero. Senanimaj gardistoj, malfeliĉaj kunuloj, malsanoj kaj fiaj vortoj. Ne ĉiam pano sur la tablo, nek pura akvo, nek konsolo, kaj ne ĉiam amika voĉo…
Tamen, anstataŭ rezigni, la pioniro de la Evangelio proponas vivon kaj forton, serenecon kaj bonanimecon el si mem.
Se vi aspiras servi al aliaj, kaj sekve servi al vi mem, ĉe la regno de la Spirito, ne malŝparu tempon en senutila atendado, ĉar ĉiu sentanta kaj aganta kune kun Kristo, sate vivas, klopodas pliboniĝi, kaj plibonigas la vivon per tio, kion li havas.
El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.