Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Se vi celas fari plej bone

“Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.”
(Jakobo, 1:4)

Pacienco kuŝas kiel bazo de ĉiuj bonaj faroj.

Vi revas pri sublima idealo; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin realigi…

Vi aspiras plenumi gravan mision; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin elporti…

Vi starigos altvaloran institucion; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin subteni…

Vi deziras feliĉon en via hejmo; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin starigi en la animo…

Vi planas belan estontecon por via filo; tamen, se vi ne havas paciencon lin eduki…

Vi volas certan oficon; tamen, se vi ne havas paciencon ĝin ellerni…

Sen pacienco, la plej gravaj projektoj rezultigas frustriĝon.

Observu pomkulturiston dezirantan frukton en pomarbo.

Unue, pacienco prilabori grundon. Poste, pacienco planti, kultivi, defendi, helpi kaj atendi maturan rikolton.

Tempo ne konsideras farojn, kiujn ĝi ne helpis starigi.

Se vi celas fari plej bone, ne rifuzu paciencon labori, por ke la vivo plej bone vin trovu kaj prilumu.

Sur ĉia vojo, sen perfekta pacienco, perfekteco ne estas ebla.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Jesuo Kino

The Chosen, la 4a sezono

La televidserio The Chosen (La Elektitoj) estas pionira historia dramo bazita sur la vivo de Jesuo vidita tra la okuloj de tiuj kiuj konis Lin. 

Metita kontraŭ la fono de juda subpremo en la unua-jarcenta Israelo, la sep-sezona serio ofertas aŭtentan kaj intiman rigardon al la revolucia vivo kaj instruoj de Jesuo.

Lastĵaŭde la 21an de marto en brazilaj kinejoj ekmontriĝis la du unuaj epizodoj de la 4a sezono.

La sezonojn 1an, 2an kaj 3an oni povas senpage spekti pere de la oficiala aplikaĵo de The Chosen.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PLIBONIĜI ĈIAM

“Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda…”
Paŭlo (II Korintanoj, 13:7.)

Evidente, vi ne povas garantii feliĉon sur mondo troviĝanta sub konstantaj batoj de evoluaj bataloj gvidantaj ĝian iradon, tamen, al neniu, oni malpermesas kultivi la terpecon loĝatan de li, per prizorgado al amika arbo aŭ flegado al floro.

Certe, vi ne povas kuraci la tiel nomatajn sociajn problemojn, kiuj estas nedezirindaj, sed kompreneblaj ĉe kolektivo de tiaj neperfektaj homoj, kiaj ni ĉiuj ankoraŭ estas, sub reĝimo de korektado kaj perfektigo, tamen neniu estas senpova honeste agi kaj bonfari al sia proksimulo, laŭ morala forto de bona ekzemplo.

Sendube, vi ne povas helpi ĉiujn malsanulojn plorantajn, ĉe nia planedo, tamen, al neniu, oni prohibas mildigi suferon de iu amiko aŭ najbaro, kaj tial doni al li certecon, ke amo ne malaperis de sur la homaj vojoj.

Nekontesteble, vi ne povas solvi ĉiajn malfacilaĵojn ĉe la familio, en kiu vi naskiĝis, tamen al neniu mankas eblo helpi parencon malpli feliĉan aŭ kunlabori por la trankvileco, kiun oni devas teni hejme.

Ne rezignu kultivi bonon kun preteksto, ke vi nenion kapablas fari kontraŭ la regado de turmentoj disvastiĝantaj sur la planedo.

La Sinjoro neniam petis neeblaĵojn, nek postulis de eraremaj estaĵoj spektaklojn de deva grandanimeco.

Kvankam ekzistas multaj dezertoj, malgranda fonto fidoplene kuras por fekundigi la grundon, sur kiu ĝi fluas.

Neeble estas korekti ĉiajn erarojn kaj estingi ĉiajn afliktojn kuŝantajn sur la vojoj de nia vivo, sed ĉiuj ni, dum ni trairas la ĉiutagajn okazaĵojn, kapablas plibonigi la ekzistadon kaj ĝin dignigi en ni kaj ĉirkaŭ ni.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

Revue Spirite | N-ro 15

Revue Spirite – Journal d`Études Psychologiques

Kreita de Allan Kardec en januaro 1858, ĝi estas la oficiala eldonaĵo de la Internacia Spiritisma Konsilio, la ento respondeca pri ĝia kontinueco kaj por proponi al spiritistoj tra la mondo komunikilon.

La Revue Spirite estas senpaga cifereca eldonaĵo en 7 lingvoj, ĉe la retejo de CEI.

La eldonaĵoj elekteblas ankaŭ en Esperanto.

Revue Spirite n-ro 15
PDF

Vivelsendo
31a de marto 2024
15h00 BRT | 18h00 UTK
Jutub-kanalo TV CEI

Kategorioj
Eventoj

14a SER post monato

Spiritisma Esperanto-Renkontiĝo estas jara evento kun la celo kunvenigi spiritistojn, kiuj estas esperantistoj.

La 14a SER okazos virtuale en la 14 de aprilo 2024. Anticipe ni informas, ke partopreno estas tute senpaga.

Fizika evento okazos nur en 2025, kaj en nia ĉi-jara virtuala renkontiĝo, certe havos novaĵojn pri ĝi.

Kategorioj
Muziko

Nova originala muziko

Sur la Jutub-kanalo Esperantistino20 aperis la nova originala muziko en Esperanto, nome Ne plu milito, danke al la bona laboro farita de du asocianinoj de SEA.

Ludas: Ana Paula Pose
Verkis: Odília Milhomens de Azevedo
Aranĝis: Prof. Bill

Kategorioj
Junaĝo Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

Aliĝilo al junulara studgrupo

Aliĝo al la Monda Spiritisma Junulara Studgrupo estas oficiale malfermita de a Junulara Komisiono de la fako pri infano, junulo kaj familio (AIJF), de Internacia Spiritisma Konsilio (CEI)!

Juna spaco destinita por studi spiritismon, societumi kaj unuigi korojn el la tuta mondo.

Platformo: Zoom.
Spektantaro: Junaj spiritistoj el diversaj landoj (ekde 13 jaroj)
Dato: Ĉiu 4a dimanĉo de la monato.
Tempodaŭro: 1 horo kaj 30 minutoj da studo.
Horo: 17:00 ĝis 18:30 laŭ UTK
La virtuala ĉambro malfermos 15 minutojn antaŭe.
Lingvoj: portugala, hispana kaj angla.
Partoprenantoj devas elekti sian preferatan lingvon en la aliĝilo.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI PACIGU

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.”
Jesuo (Mateo, 5:9)

Senfrukte estas etendi nervan kverelon.

Obĵetoj atendos vin en ĉiu angulo, ĉar paco estas fundamento de la Dia leĝo.

Observu la katastrofojn, kiuj pasas…

Sennombrajn fojojn, homo fariĝas lupo kontraŭ homo mem, kaj detruas sian propran mondon; tamen Dio silente determinas, ke herbo denove kovru grundon, ke, el herbo, naskiĝu floro, kaj, sur la korpo mem de tiu floro, kresku frukto.

Vulkanoj ruinigas vastajn regionojn, tamen Dio restarigas la disŝiritajn pejzaĝojn.

Submaraj fenomenoj forŝovas urbojn, tamen Dio montras al homo novan lokon, kaj ili reaperas pli belaj.

Tertremoj, tie kaj tie, kunportas longedaŭrajn suferojn, tamen Dio reĝustigas la Teran surfacon.

Strangaj malsanoj mortigas tutajn popolojn, tamen Dio inspiras la menson de sindonaj sciencistoj, kaj malaperigas la epidemiojn.

Tempestoj, de tempo al tempo, skuas larĝajn terpecojn, tamen Dio, laŭ la fortoj de Naturo, ĉion reekvilibrigas.

Ne lasu vin sub influo de pesimismo, en ia ajn cirkonstanco.

Ĉio, nun, ŝajne montras, antaŭ viaj okuloj, aflikton kaj malordon; tamen harmoniigu la vivon ĉirkaŭ vi, kiom eble vi povas, ĉar paco alvenos per la manoj de Dio.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Spiritisma Doktrino

Jen plia “Você sabia?”

Metu ĝin sur la muron de la Spiritisma Centro kiun vi ĉeestas, kaj tion farinte, memoru preni foton kaj sendi ĝin al SEA (saluton@konsolanto.org).

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI BENU

“Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono…”
Petro (I Petro, 3:10.)

Ne decas kondamni.

Malkonfirmo, eble, hodiaŭ, alvenos neatendite, ĉar mizerikordo estas fundamento de la Dia leĝo.

Meditu, pri kiom da fojoj vi konstatis nevideblan helpon al tio tiam konsiderata kiel senrimeda malbono.

Vi vidis gravajn malsanulojn subite reveni en sanon, kiam ilia diagnozo jam estis ilin kondamninta al morto.

Vi konis malbonfarantojn ŝanĝintajn sin en bonulojn, kiam, ŝajne, ili jam estis tute sinkintaj en deliktojn.

Vi sondis kompleksajn problemojn improvize solviĝintajn, kiam ili prezentiĝis tute nesolveblaj.

Vi ploris pro maltrankviligaj situacioj prenintaj savan direkton, kiam ĉio kredigis tragedion.

Kia ajn estas via kuranta elprovo, haltigu vian langon, por ke ĝi ne malbenu vin.

Eble, ĉirkaŭ viaj paŝoj, vi vidas ĉion per lenso de malespero…

Tamen sereniĝu, kaj atendu fidoplena, ĉar, se la mizerikordo de Dio ankoraŭ ne venis en la kampon de viaj luktoj, ĝi estas survoje.

El la libro “Palavras de vida eterna”,
diktita de la Spirito Emmanuel,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.