Kategorioj
Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Transiĝa Mondo

Progreso estas universala leĝo, kaj la planedoj ankaŭ progresas por ricevi ĉiam pli evoluintajn spiritojn.

Transiĝa mondo estas pli alta planeda situacio ol tiu, kiun ni nuntempe spertas. Ĝi situas inter la mondo por kulpelaĉetoj kaj provoj, kaj la feliĉa mondo).

La homaro trairas planedan transiron, preparan al pli promesplena estonteco. Milionoj da enkarniĝintaj spiritoj spertas sian lastan ŝancon resti sur la Tero.

La rolo de spiritismo tiurilate estas la temo de vivelsendo komenciĝonta post kelkaj horoj en la jutub-kanalo de CESF, tamen ĝi efektiviĝos en la portugala lingvo.

Jen la koncerna ligilo: youtube.com

Je la 21:30 BRT (19-a de aprilo).
Tio estas 00:30 UTK (20-a de aprilo).

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Nia kruco

Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.”
Jesuo (Marko, 8:34)

Neniu senutile plendu.

Doloro estas procezo.

Perfektiĝo estas celo.

Se tiel estas, kaj kiel pilgrimantoj de evoluo, kaj kiel de elaĉeto, ĉiu havas sian krucon.

Tiu celas, tiu ĉi ŝuldas.

Kaj por realigi aŭ elaĉeti, vivo postulas koston.

Neniu konkeras ion sen iel klopodi; kaj neniu kvitigas sin de tiu aŭ alia ŝuldo, sen sufero.

Dum la homo ne akiras konscion pri sia propra respondeco, li plenumas siajn devojn sur la mondo, kiel duone racia estaĵo, kaj amasigas problemojn sur sia propra kapo.

Konsciiĝinte pri la bezono paciĝi kun si mem, li tuj malkovras la necesan krucon koncernantan lian propran polurado.

Enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj vivantaj sur la tero ligiĝas al samaj bezonoj, nome: progreso kaj elaĉeto.

En surteraj rondoj, kruco signifas korpan malsanon, socian ŝtupon, malfeliĉan parencon…

En spirita sfero, ĝi signifas honton pri intima malvirto nevenkita, elaĉeton de kulpo, ŝuldon nepagitan…

Ni tenu do la necesan kuraĝon sekvi la Sinjoron, laŭ nia deziro reviviĝi kaj venki.

Por tion realigi, ni ne forgesu, ke nepras forgesi nian enradikiĝintan egoismon kaj levi nian krucon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Eventoj

Nia jara evento estas prokrastita

Estimataj geamikoj kaj membroj de SEA,

Ni informas, ke la 14a Spirirista Esperanto-Renkontiĝo okazonta la 14an de aprilo estas prokrastita al la 15a de septembro 2024. La temo restas la sama kaj la intenco okazigi ĉeestan eventon en 2025 ne ŝanĝiĝis.

La estraro bezonas pli da tempo por ĉion pretigi, tiel ke dum la evento ni povu interalie jam oferti aliĝeblon al la ĉeesta evento.

Dankon pro via kompreno!

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FEETINS 35-jariĝis!

La 8an de aprilo estas la datreveno pri fondiĝo de FEETINS (Spiritisma Federacio de la Ŝtato Tocantins), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Tokantinso, agnoskita de CFN.

“FEETINS: 35 jarojn da laboro en la bono!” estas la temo de la unua vivelsendo por tion festi, en kiu partoprenis Carlos Campetti, direktoro de Brazila Spiritisma Federacio.

Kadre de la festado, tri aliaj vivelsendoj estas planitaj por okazi en 2024.

Prosperon al FEETINS!

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Ni liberigu

“Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.”
(Johano, 11:44)

Gravas observi, ke Jesuo ne nur forprenis Lazaron el ombra tombo.

Lin denove reveniginte en vivon, Jesuo aldiris, ke libereco estu redonita al li.

“Malligu lin, kaj lasu lin iri” – diras la Sinjoro.

Al la revivigita kunulo nepris esti malligita, por ke li gvidu sin laŭ siaj propraj spertoj.

Ankaŭ ni havas, en la interna mondo de nia propra animo, tiujn kunulojn falintajn en tombon de neado.

Tiuj, kiuj disŝiras niajn idealojn, nin puŝas en elreviĝon, mokas niajn esperojn, kaj forlasas nin, similas mortintojn ĉe la kripto de niaj agoniantaj rememoroj.

Ilin rememori ŝajne revivigas malnovajn ulcerojn.

Tamen, por ke ni liberiĝu de tiaj angoroj, nepre necesas, el niaj koroj, ilin forigi kaj, al suno de ekzistado, ilin rekonduki.

Ne sufiĉas por ni, tamen, tia liberiga sinteno. Nepras, de nia flanko, ilin helpi, por ke ili malligiĝu.

Nek ilin kondamni, nek ŝanĝi amaraj iliajn sentojn, sed ja ilin liberigi de ĉia kompenso kaj ilin alĝustigi al ili mem.

Tiuj de ni liberigitaj je ĉia kompenso rilate nin kaj lasitaj je la boneco de Dio, pli frue revenas en lumon de kompreno.

Se iu falis antaŭ vi, en tiaspecan morton propran al malbono, helpu lin releviĝi, por ke li dediĉu sin al bono; tamen, krom tio, ankaŭ nepras malligi lin de ĉia kompenso kaj lasi lin foriri.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Kino Spiritisma Doktrino

“Predestinado” debutas en la elsendfluaj katalogoj

Filmo | 2018 | Dramo | 1h48m

Predestinado: Arigó e o Espírito do Dr. Fritz (Antaŭdestinita: Arigó kaj la Spirito de D-ro Fritz)

Temoj
Mediumeco, bonfarado,
helpado de aliaj

Rolantaro
Danton Mello, Juliana Paes,
Marcos Caruso kaj João Signorelli

Direktoro
Gustavo Fernandes

Havebla ĉe
Netflix, Apple TV,
Globo Play, Prime Video
kaj Youtube Filmoj

Rilatantaj artikoloj
sur la revuo Konsolanto n-ro 3

Kategorioj
Muziko Personoj

Pliaj kantoj

Kleriga Servo de SEA: jen diversaj edukaj kaj trejnaj materialoj, utilaj al tiu Esperanto-spiritisto, kiuj volas iĝi lerta kaj sperta kiel aktivulo en nia movado.

Hodiaŭ en ĝia dosierujo Muzika pliaj kantoj aperis danke al talento de du SEA-asocianinoj.

Kategorioj
Muziko

Feliĉan Paskon!

Hodiaŭ en Brazila Kolekto
jen porinfana kanto taŭga por la tago

La esperantigon faris
Leandro Abrahão.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Ni helpu

“Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj.”
Jesuo (Mateo, 7:2.)

Certe, vi ĉie observos neakordon, kverelon, nekonformecon, malamikecon…

Ĉe via propra koro, vi trovos tiujn ŝajne situantajn en malsama regiono morala. Amataj karuloj devojiĝas de la ĝusta vojo, karaj amikoj iras en danĝerajn spertojn.

Kiel helpi tiujn, kiuj verŝajne eniras en eraron?

Kritiki signifas pliigi la distancon inter ili kaj ni; ilin forlasi egalvaloras ilin perdi.

Nepras ilin helpi per senĉesa kaj efektiva bono.

Unue, ni klopodu senti, kion, kaj kiel ili sentas, por ke ni komprenu iliajn problemojn.

Ni observu la problemojn laŭ ilia vidpunkto, kaj plenumu silentan helpon.

Se aperas favora okazo, ni ion faru por atesti al ili nian aprezon.

Per nia penso, ni ilin envolvu per sentoj de komprenemo kaj estimo.

Per vortoj, ni ilin kovru per benoj devenantaj de nobla parolo.

Per nia sinteno, ni, kiom eble faciligu ilian animon.

Per ĉiaj ajn ago, parolo kaj penso, nia plej grava devo estu plifortigi la bonon kuŝantan en ilia animo.

Antaŭ tiuj do montriĝantaj konsternitaj, etendu viajn koron kaj manojn por helpi, ĉar ĉiuj ni estas sur vojo de evoluo, kaj, laŭ la aserto de nia Dia Majstro, “per kia juĝo ni juĝos, per tia ni estos juĝitaj.”

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Spiritisma Doktrino

Esperanto en la jutub-kanalo FEB Lives

Hodiaŭ elsendiĝos la programo Espiritismo Ontem e Hoje (Spiritismo Hieraŭ kaj Hodiaŭ), kie Geraldo Campetti kaj Pedro Azevedo akceptos la gastojn Adriana Killian, Affonso Soares kaj Leandro Abrahão en la epizodo n-ro 122 nome “Kio estas Esperanto”.

Espiritismo Ontem e Hoje estas ĉiuĵaŭda portugallingva programo, ekde la 19a horo BRT (22a horo UTK), prezentita de Geraldo Campetti. Ĝi koncernas vojaĝon tra la historio de Brazila Spiritisma Federacio, ĝiaj agoj kaj redaktaj rilatoj.