Kategorioj
Kampanjojn Organizaĵoj

Detruantaj malfeliĉegoj

En Brazilo, Rio-Grande-do-Sulo spertas inundojn pro troa pluvokvanto. Jen portugallingva mesaĝo kun instrukcioj pri financa helpo al viktimoj en tiu regiono.


Mensagem da
FEDERAÇÃO ESPÍRITA DO RIO GRANDE DO SUL

Fonte: Site da FERGS

O Rio Grande do Sul está enfrentando um momento desafiador de provações coletivas. A Federação Espírita do RS, por meio de suas lideranças, acompanha com atenção a grave situação dos mais de 300 municípios impactados por intensas chuvas que atingem o Estado desde o último final de semana de abril.

Como ajudar:
Autoridades dos municípios atingidos podem oferecer orientações mais precisas através de seus canais oficiais, indicando como contribuir de forma mais eficaz em cada localidade. O Governo do estado disponibilizou um canal de doações para a conta SOS Rio Grande do Sul.
PIX CNPJ: 92.958.800/0001-38

Contribua com os Centros Espíritas
O Fundo de Apoio Emergencial ao Centro Espírita (FAE) é uma iniciativa da Federação Espírita do RS que visa reunir recursos financeiros para serem disponibilizados à própria Rede Federativa. Seu propósito é auxiliar os Centros Espíritas em situação de emergência, permitindo o retorno o mais rápido possível às suas atividades.

O FAE é administrado por uma Comissão Gestora composta pelo Presidente da Fergs, pelos Vice-Presidentes, pelo Secretário do Conselho Federativo Estadual e Presidentes dos Conselhos Regionais

As doações, em qualquer valor, podem ser feitas exclusivamente pelo PIX fae@fergs.org.br


Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?

“Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas. Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.”

Allan Kardec, La Libro de la Spiritoj, ero 741.

Kategorioj
Mesaĝoj

Danku vi

Danku vi pro la neatenditaj okazoj kiuj kondukas vin al deviga peno por memsuperado.

Danku vi la provon kiu ne naskiĝis el via neglektemo.

Danku vi pro la embarasoj kiuj postulas de vi pluan indulgemon antaŭ la aliulaj malperfektaĵoj.

Danku vi la saŭdadon kiu al vi instruas sublimigadon el viaj propraj sentoj.

Danku vi pro la oportuno fari bonon al viaj similuloj, en la tasko kiu, ne malofte, lacigas vin pro ĝia ripetado.

Danku vi la dornon ĉe via karno kiu limigas en vi la fantaziajn revojn kaj disciplinas viajn dezirojn.

Danku vi pro la kritikoj kiuj avertas vin pri la detaloj kiujn viaj amikoj ne emus diri rekte al vi.

Danku la malfacilan irejon kiu malpermesas al vi kuradi senbride.


El la paĝo 59a de la libro VIGIAI E ORAI, diktita de la Spirito Frato Jozefo, mediume skribita de Carlos A. Baccelli, al Esperanto tradukita de Rodrigo Mendonça.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Organizaĵoj Spiritisma Doktrino

SEA aperigas membro-liston por asocianoj

Ĝi enhavas sole nur tiujn informojn, kiujn permesis ĉiu membro, de nura nomo ĝis retadresoj kaj la kontaktolisto estas uzinda por estigo de partnereco inter membroj, korespondado, interŝanĝo de informoj, scioj kaj simile.

Ni petas ne uzi ĝin por spamado, nek por amaskomuniko pri temoj, kiuj ne koncernas la Asociajn aferojn kaj celojn. Cetere ties enhavo ne estas publika.

Aliro eblas por asociano. Se vi ankoraŭ ne estas membro de SEA, membriĝi senpage vi povas alklakante ĉi tiun ligilojn: Adesão (Brasil) kaj Aliĝilo (ekster Brazilo).

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

FERN 98-jariĝis!

En la 1920aj jaroj, pli precize la 29an de aprilo 1926, naskiĝis la Spiritisma Federacio de Rio-Grande-do-Norto (FERN), rezulto de la kunfandiĝo de Grupo de Estudos Psíquicos Tereza de Jesus kaj Centro Espírita Humanitário Agostinho de Hipona, ambaŭ fonditaj en 1921. Ekde tiam FERN komencis kunordigi la Potigvaran Spiritisman Movadon, aliĝante al Brazila Spiritisma Federacio (FEB), estante reprezentita ĉe BSF pere de la samideanoj Manoel Quintão kaj Leopoldo Cirne.

Prosperon al FERN!

Kategorioj
Esperanto-movado Organizaĵoj

UEA 116-jariĝas

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita la 28-an de aprilo 1908 kiel organizo de individuaj esperantistoj kaj nuntempe ĝi estas la plej granda internacia organizo por Esperanto-parolantoj, kun membroj en 120 landoj.

UEA laboras ne nur por propagandi Esperanton, sed ankaŭ por stimuli diskuton pri la tutmonda lingva problemo kaj atentigi la bezonon de egaleco inter lingvoj.

“Lerni Esperanton, ĝin instrui, praktiki kaj disvastigi estas ja kontribui por konstruado de ia unuiĝinta mondo”.

Francisco Valdomiro Lorenz


Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Troaĵo

“Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?”
Jesus (Marko, 8:36)

Dum la homo spertas en la karna envolvaĵo, tute nature, ke li zorgu pri la problemoj koncernantaj lian propran vivtenadon.

Viglado ne ekskludas prudenton.

Ni ne forgesu, tamen, ke kroĉiĝo al superfluaĵoj ĉiam signifas enkondukon en frenezecon.

Ĉio, kion homo tro amasigas ĉe la ekstera kampo, fariĝas kaŭzo de aflikto aŭ senutilo.

Surteraj havaĵoj, kiam neniu de ili profitas, fariĝas logoj por ombro, altirantaj envion kaj diskordon.

Nutraĵoj amasigitaj estas varoj destinitaj al malkomponiĝo.

Vestaĵoj, kies uzo favoras neniun, estas azilo por tineoj.

Tro da mono amasigita fariĝas tento por posteuloj.

Ĉia troaĵo estas mensa muro apartiganta tiujn ĝin kreantajn, en karceron de orgojlo, egoismo, vanteco kaj mensogo.

Observu do la aferojn, kiujn vi amasigas.

Ĉio situanta ekster vi montras la vojon, sur kiu vi paŝas.

Alkroĉiĝi do al efemeraĵo signifas ligiĝi al iluzio.

Sed, ĉiaj spiritaj virtoj, kiujn vi amasigos en vi mem, nome: amon kaj scion, konsistigas nemalhaveblajn valorojn brilantajn kiel vi, tie ĉi aŭ aliloke, en sublima perfektiĝado cele al vivo eterna.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Eventoj

Metiejo | Valorigado de la Vivo

La Fako pri Infano, Junulo kaj Familio (AIJF), de Internacia Spiritisma Konsilio (CEI), okazigos retan metiejon kun la temo “Valorigado de la Vivo”, kun la celo instigi momentojn de pripensado ĉirkaŭ la vivvalorigado de infanoj kaj junuloj, fokusigante:
la antaŭenigon de memscio,
la plifortigadon de memestimo,
la konsciigon de la animaj potencoj,
la valorigadon de la reenkarniĝa sperto.

Dato:
La 4an kaj 5an de majo 2024.

Horaro:
09h30 ĝis 14h00 (BRT)
12h30 ĝis 17h00 (UTK)

Aliĝo komenciĝos baldaŭ.

Kategorioj
Eventoj

Anonco | La 11a CEM

Jen novaĵo aperinta
sur a retejo de ISK:

Internacia Spiritisma Konsilio (CEI) kaj Urugvaja Spiritisma Federacio (FEU), invitas vin partopreni en la 11a CEM | Monda Spiritisma Kongreso – Vivo post Vivo.

Aliĝu al ni la 4an kaj 5an de oktobro 2025 ĉe la Kongresa Centro Punta del Este, Maldonado – Urugvajo!

La 11a CEM estas unika okazo por kunuleco kaj studado por profundigi konon pri spirita vivo, surtera vivo kaj ĝia celo en la solidareca ĉeno en la sinsekvaj reenkarniĝoj de la spirito.

Mergu vin en atmosferon de lernado kaj spirita kreskado dum vi dividas spertojn kun homoj el la tuta mondo.


Ĝuu pensigajn konferencojn, rondajn tablojn, kulturajn momentojn, kaj unuafoje ĉe la aranĝoj de la Internacia Spiritisma Konsilio, la 1an Tutmondan Spiritisman Junularan Kongreson.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Spiritisma Doktrino

25a de aprilo | FEB Lives

Morgaŭ elsendiĝos la programo Espiritismo Ontem e Hoje (Spiritismo Hieraŭ kaj Hodiaŭ). Temas pri la epizodo n-ro 126 nome “La misio de Esperanto”. Portugallingve.

Laŭvice efektivigos ĝin brazilaj Esperanto-spiritistoj. Geraldo Campetti kaj Pedro Azevedo akceptos la gastojn Adriana Killian, Affonso Soares, José Albuquerque, Leandro Abrahão kaj Odília Azevedo.

Espiritismo Ontem e Hoje estas ĉiuĵaŭda portugallingva programo, ekde la 19a horo BRT (22a horo UTK), prezentita de Geraldo Campetti. Ĝi koncernas vojaĝon tra la historio de Brazila Spiritisma Federacio, ĝiaj agoj kaj redaktaj rilatoj.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Junaĝo

Ano de SEA partoprenos IJK-n

Espoir Ngoma Kasati estas juna Esperanto-aktivulo el Afriko. Ĉi-monate li membriĝis en nia Asocio, kaj nun ni ekscias, ke li troviĝas inter la gajnintoj de la konkurso “Partoprenu Internacian Junularan Kongreson 2024”.

Al li ni deziras bonan kongresumadon venontaŭguste, en Litovio!