Kategorioj
Evangelio Historio Kristanismo

Domo de la Vojo

Por la kristanoj, Pentekosto estas la deirpunkto por la predikado kaj disvastigo de la Evangelio sur la Teron, rezultigante la fondon, en la urbo Jerusalemo, de la unua kristana “ekklesia“, la malgranda kaj humila komunumo nomata Domo de la Vojo.

Tago de Pentekosto en 2024 — la 19an de majo. La grekdevena vorto pentekosto signifas la kvindekan tagon post pasko.

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

UEP 118 jaroj

Venontlunde, la 20an de majo estas la datreveno pri fondiĝo de UEP (Paraa Spiritisma Unuiĝo), la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato Parao, agnoskita de CFN.

Celebre al la 118a datreveno de UEP, okazos Literatura-Arta Prelego, kun ekspozicianto Carlos Augusto Correia kaj partopreno de artaj grupoj de MELB, Sol da Vida, Trio d’alma kaj Equipe Alegria.

La aranĝo okazos la venontan dimanĉon, la 19an de majo, 09h30-11h00 BRT (12h30-14h00 UTK), en la aŭditorio de UEP-Osvaldo Cruz.


Prosperon al UEP!

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Pacigu ĉiam

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.”
Jesuo (Mateo, 5:9)

Eĉ se multaj estas la doloroj afliktantaj vian animon, preĝu por sereniĝi, kaj pacigu la cirkonstancojn ĉirkaŭ via propra vivo.

Se iu vundas vin, pacigu per pardono.

Se iu vin kalumnias, pacigu per servado.

Se iu vin malŝatas, pacigu per komprenemo.

Se iu ĝenas vin, pacigu per silento.

Pardono kaj laboro, komprenemo kaj humileco estas silentaj voĉoj favoraj al via propra defendo.

Batoj kaj rebatoj naskas vundojn kaj pliajn vundojn.

Perforto perforte kontestita rezultigas frenezecon.

Ne levu viajn manojn por bati, nek malfermu vian buŝon por humiligi.

Antaŭ ĉia malbona cirkonstanco silentu, kaj atendu ĉiam helpema.

Tempo maturigas verdan frukton, ŝanĝas trajtojn de marĉejo, moligas rokojn, kaj kovras velkajn tigojn per novaj floroj.

Kritiko estigas galan etoson.

Vinagra sinteno estas komenco de turmentoj.

Kie ajn vi estas, pacigu.

Kia ajn la ofendo, pacigu.

Kaj vi fine konstatos, ke paco en la mondo estas Dia donaco, kaj komenciĝas de vi mem.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Okuloj

“…se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma…”
Jesuo (Mateo, 6:22.)

Okuloj… Ĉies posedaĵo.

Ni trovas, tamen, malsamajn okulojn ĉie ajn:

Malicajn okulojn…

Kruelajn okulojn…

Ĵaluzajn okulojn…

Vundajn okulojn…

Malesperajn okulojn…

Malfidajn okulojn…

Okulojn altirantajn malvirton…

Turmentajn okulojn…

Okulojn registrantajn aliulajn malbonaĵojn…

Okulojn, kiuj malstimulas bonajn agojn…

Malvarmajn okulojn…

Kolerajn okulojn…

Male, se vi aspiras nobligi vian kapablon vidi, amu kaj helpu, lernu kaj ĉiam pardonu, kaj vi tenos kun vi la “sendifektajn okulojn”, pri kiuj parolis la Kristo de Dio, kaj per ili vi semos en via propra spirito la grandan komprenemon, kiu antaŭenigos vin, en la gloron de la Eterna Lumo.


El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Oreloj

“Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.”
Jesuo (Mateo, 11:15.)

Oreloj… Ilin, ĉiuj havas.

Ni trovas, tamen, ĉie, supraĵe aŭdantajn orelojn:

Orelojn kaptantajn nur sonojn.

Orelojn kroĉiĝantajn al skandalaj noticoj.

Orelojn dediĉantajn sin al turmentaj onidiroj.

Orelojn akceptantajn malnoblajn proponojn.

Orelojn alligitajn nur al konvencio.

Orelojn por festo.

Orelojn por intrigoj.

Orelojn por pesimismo.

Orelojn aŭdantajn ĉe muroj.

Orelojn komplikajn.

Male, se vi deziras perfektigi la aŭdeblecon de via propra animo, studu kaj meditu, analizu kaj helpu fratece; tial vi kunportos la “orelon por aŭdi”, pri kiu parolis Jesuo, kaj, per kiu vi estigos en vi mem komprenemon por asimilado de la Eterna Saĝeco.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Personoj Spiritisma Doktrino

Naskiĝdatreveno | Divaldo Franco

En Vikipedio oni legas: Divaldo Pereira Franco estas fama brazila mediumo. Li naskiĝis la 5an de majo 1927 en Feira de Santana, Bahio. Li fariĝis infaninstruisto en 1943. Li translokiĝis al Salvadoro de Bahio kaj fariĝis publika oficisto en 1945. Li vojaĝis al pli ol 60 landoj disvastigante spiritismon. Joanna de Ângelis estas la spirito, kiu gvidas lian agadon kaj mediuman praktikadon. Li psikografiis centojn da libroj, kiuj jam disvendiĝis en miliona kvanto kaj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, inkluzive de Esperanto:

En Esperanto aperis ekzemple:

Kategorioj
Eventoj Spiritisma Doktrino

12a Spiritisma Semajno de Imperatrizo

Jen sur fejsbukpaĝo de Spiritisma Federacio de Maranjano (FEMAR, Brazilo) anonco pri portugallingva evento. Ĝi tekstas laŭjene (esperantigite):

Karaj amikoj de spiritismaj idealoj:

Venas nia 12a Spiritisma Semajno de Imperatrizo, Maranjano.


Ĉu ni pretigu nin por partopreni ĝin?


Kiu estas la dato?


De 19a ĝis 26a de majo 2024.


Dum tiu periodo ĉiutage okazos prelego ĉe iu spiritisma asocio de la urbo.


La aranĝo omaĝas la 160an datrevenon pri la apero de “La Evangelio laŭ Spiritismo”, tia fundamenta verko por pli profunda kompreno de la lecionoj de Jesuo.


Ni atendas vin.

Kategorioj
Eventoj Organizaĵoj

Hodiaŭa prelego de FERGS

Retelsendota portugallingve, ekde Porto Alegre, Brazilo.

TEMPO POR KONFIDADO

La 9an de majo 2024
15h00 BRT | 18h00 UTK

Reta elsendo el la kanaloj de
Spiritisma Federacio de Suda Rio-Grando (FERGS)


Kategorioj
Muziko

Nova kanto | Preĝo

Sur la muzik-retejo Brazila Kolekto aperis plia religia kanto kun video de Ana Paula Pose. Ŝi estas membro kaj aktiva volontulo en SEA, kaj ŝia voĉo estas ĉarmega.

Originale tiu kanto titoliĝas Uma prece.

Kategorioj
Evangelio Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

Ĉe la malnova sidejo de BSF

INVITO STUDI MARDE

Fonto:
Platformo WhatsApp

grupo ESPERANTO-BR, 06/05/2024


Saluton!
Al vi, kiu loĝas en Rio, mi refaras la inviton por kuniĝi al ni, ĉe Kulto de l’ Evangelio per Esperanto.

Tiu kulto okazas ĉe malnova sidejo de Spiritisma Brazila Federacio (FEB), Avenida Passos, 30, Rio de Janeiro.

La kunsido okazos ĉiu marde, de la 11:00 ĝis 11:45 horoj, ĉe la unua etaĝo.

Brakumoj!
João Silva dos Santos kaj teamo.