Trevor Steele estas 84-jaraĝa aŭstralia esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto.
Jen ĉe la Jutub-kanalo Esperanto Aŭstralia, videaĵo kun jena priskribo:
Prelego de Trevor Steele de Aŭstralio, per Zoom, dimanĉon, la 17-an de marto 2024, organizita de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Volontula laboro en “Bona Espero” ŝanĝis la vivon de Trevor. Ekzistas nevideblaj fortoj same realaj kiel ĉiutagaj materiaĵoj.
Trevor Steele iomete tuŝis la temon Spiritismon en Brazilo, menciis la Esperanto-spiritiston Francisko Valdomiro Lorenz, kaj pri lia verkaĵo Esperanto kiel revelacio, kiu li postmorte diktis el la spirita mondo al la mediumo Chico Xavier.
“Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.” (Jakobo, 1:4)
Pli ol vulgarajn malsanojn en via korpo, vi suferas animajn problemojn, kiuj ĉiutage pligravigas vian prematecon.
Pli ol atakon de patogenaj mikroboj, kiuj invadas la histojn de via fizika korpo, vi suferas, en vian menson, atakon de turmentaj elementoj atingantaj ĉiujn fibrojn de via animo.
Ne malofte, vi vekiĝas, je ĉiu tago, kun la samaj dramoj de la antaŭtago, kaj, antaŭ ol viaj fortoj restariĝas, via menso ŝanceliĝas sub koleraj batoj de nekomprenemaj familianoj.
Vi donas longajn klarigojn favore al ĉies harmonio; tamen apenaŭ finiĝas la kortuŝa argumentado, aperas iu falsanta viajn vortojn kaj komplikanta demandojn ĉirkaŭ la problemoj…
Vi mobilizas ĝustecon kaj sincerecon, kaj plenumas viajn proprajn devojn; tamen, kiam vi sentas vin super ĉia kritiko, iu venas, kaj trenas vian koron al kalumnia stato…
Vi dediĉas viajn afablecon kaj abnegacion por kultivo de amo al iu; tamen, kiam vi kredas vin en harmonio, sur interkonsenta vojo, vi rimarkas, ke nedankemo venenas viajn plej bonajn farojn…
Tamen, antaŭ ĉia malfacilo, ne bedaŭru, nek senfortiĝu…
Kontraŭ ĉia turmento, pacienco estas la plej bona rimedo.
Esprimu nenian vorton, kiun, eble, vi pentos esti dirinta.
Silentu, kaj ĉiam benu, ĉar tiuj hodiaŭ sin ĵetantaj en ombrojn, morgaŭ, denove venos en lumon.
Forgesite, uzu paciencon, kaj helpu sen postuloj.
Insultite, tenu paciencon, kaj forgesu malbonon.
Se estas doloroj, apogu vin sur pacienco.
Se estas problemoj, esperu pacience.
Ĉia homa progreso estiĝas el la Dia Pacienco.
Restu do, ĉe la potenco de pacienco, kaj, kie vi estas, vi ĉiam bonfaros kiom eble bone.
El la libro “Palavras de vida eterna”,diktita de la Spirito Emmanuel,mediume skribita de Chico Xavier,kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Akvoj el fonto helpantaj, tra kie ĝi pasas, pacience iras en riveron, cele al vasta oceano.
Arbo, kies branĉaro ŝirmas senlace, atendas floron, kaj ricevas frukton, kiel benon.
Tamen ŝpato senmove atendanta rustiĝas, kaj fariĝas senutila.
Puto atendanta, kies akvoj restas senmovaj, ŝanĝas sin mem en fositan grundon por malpuraĵo.
Kiaj ajn do estas viaj problemoj, atendu, sed, dum vi atendas, kiom eble bone faru ion favore al aliaj, por ke via espero, kiel luma bonfaro, leviĝu sublima.
El la libro “Palavras de vida eterna”,diktita de la Spirito Emmanuel,mediume skribita de Chico Xavier,kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Laŭvice efektivigos ĝin brazilaj Esperanto-spiritistoj. Geraldo Campetti kaj Pedro Azevedo akceptos la gastojn Adriana Killian, Affonso Soares, José Albuquerque, Leandro Abrahão kaj Odília Azevedo.
Espiritismo Ontem e Hoje estas ĉiuĵaŭda portugallingva programo, ekde la 19a horo BRT (22a horo UTK), prezentita de Geraldo Campetti. Ĝi koncernas vojaĝon tra la historio de Brazila Spiritisma Federacio, ĝiaj agoj kaj redaktaj rilatoj.
Jen plia portugallingva afiŝo de la serio titolita “Você sabia?”.
Oni povas elŝuti la afiŝon, presi ĝin (laŭeble kolore) kaj meti ĝin sur la muron de la Spiritisma Centro, kiun oni ĉeestas kaj eĉ en aliaj spiritismaj domoj, se oni havos oportunon.
Tion farinte, memoru preni foton de la fiksita presaĵo kaj sendi ĝin al SEA (saluton@konsolanto.org).
Ĉiujn du monatojn vi trovos novan afiŝon por elŝuti.
“Mi, David Bianchini, naskiĝis en Assis, SP, la 17-an de Julio 1955.
Mi lernis Esperanton el la Duagrada Lernejo en São Caetano do Sul, SP, de la dentkuracisto Arnaldo Vianna, kaj kelkajn jarojn poste mi rekomencis ĉe Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj Brazila Esperanto-Ligo.
Mi instruis bazan kurson unuafoje en 1975 ĉe Akademia Centro de “Lernejo de Inĝenierarto Mauá”, kie mi diplomiĝis kiel elektrika elektronika inĝeniero.
Krome, mi kune laboris kun Arnaldo Vianna en Spiritisma Federacio de Ŝtato San-Paŭlo, instruante Esperanton ĝis 1984 kiam mi translokiĝis al Campinas.
Ĉi tie, kune kun aliaj esperantistoj, ni fondis “Kultura Centro de Esperanto” kie mi deĵoras ĝis nun.
Ankaŭ mi instruis Esperanton ĉe “União das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas”, kies prezidanto mi estis dufoje”.
Momento FEB estas spaco en la jutub-kanalo FEBtv por paroli pri aktualaĵoj en lumo de Spiritismo, kaj morgaŭ (lundo, la 20an de majo 2024) la temo estos Esperanto. Malsupre jen priskribo (en la portugala) de la planita evento.
Venha conosco conhecer a língua universal em nosso Momento FEB, espaço para gente conversar sobre temas atuais à luz do Espiritismo.
O Esperanto é considerado uma língua neutra e internacional. Emmanuel, em mensagem psicografada por Chico Xavier (Reformador, fev.1940) nos revela que: “a missão [do Esperanto] é superior, é a da união e da fraternidade rumo à unidade universalista”.
Criada no século 19 pelo polonês Luiz Lázaro Zamenhof, a partir do estudo aprofundado de idiomas, para elaborar uma nova língua, baseada na lógica e na simplicidade.
De lá pra cá, diferentes ligas e encontros foram surgindo ao redor da ideia de universalizar as comunicações e a conexão entre as pessoas.
O mesmo sugerido pelos Espíritos Superiores, por meio da psicografia de Chico Xavier, Francisco Valdomiro Lorenz e Dolores Bacelar, para citar alguns, a partir do lema Evangelho, Espiritismo e Esperanto, demonstrando a íntima relação dos três Es tem no propósito da busca da paz entre os homens, instrumentos de trabalho necessário na edificação de um mundo melhor.
Assim como a FEB e as Federativas Estaduais, diversas casas espíritas ofertam o curso de Esperanto gratuitamente. Acompanhe diariamente, nas redes sociais oficiais da FEB, a mensagem Palavras de Luz em Português e Esperanto.
A FEB Editora em parceria com a Editora Lorenz vem publicando edições de obras espíritas no idioma. Algumas estão disponíveis para download gratuito em febnet.org.br, menu Download, item Estudos.
Em Reformador a coluna Esflorando o Evangelho pelo Espírito Emmanuel é disponibilizada também em Português e Esperanto.
O programa Espiritismo ontem e hoje — no ar todas às quintas às 19h na FEB Lives —, aborda o idioma na quarta semana de cada mês.
Há ainda o programa Frata Espero, no quarto domingo do mês, transmitido pelo Sistema Deus Conosco de Comunicação.
Paĝo 55 (Parto II – Ĉapitro 2 – Ero 17) Stimulu, kaj laŭeble, favoru la studon de Esperanto pro ĝia alta humana principo kaj sento de universala frateco, kiun ĝi disvolvas, kaj por montri sin kiel helpelemento en la disvastigo de la Spiritisma Doktrino en aliaj landoj;
Paĝo 182 (Aneksaĵo 1 – Ero IV – litero “c”) Kuraĝigu la studon kaj disvastigon de Esperanto kiel neŭtrala instrumento de frateco inter homoj kaj popoloj de la mondo.