Kategorioj
Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

Lanĉo — Spiritisma Revuo n-ro 16

Revue Spirite – Journal d`Études Psychologiques

Vivelsendo
30a de junio 2024
15h00 BRT | 18h00 UTK

Revue Spirite n-ro 16
PDF-dosiero

La Revue Spirite estas senpaga cifereca eldonaĵo en 7 lingvoj, ĉe la retejo de CEI. La eldonaĵoj elekteblas ankaŭ en Esperanto.

Kreita de Allan Kardec en januaro 1858, ĝi estas la oficiala eldonaĵo de la Internacia Spiritisma Konsilio, la ento respondeca pri ĝia kontinueco kaj por proponi al spiritistoj tra la mondo komunikilon.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sur kampo de vivo

“provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon”.
Paŭlo ( I Timoteo, 6:19)

Se vi interesiĝas pri via propra perfektigo, “profiti” estas la ĉefa vorto.

Observu la ekzemplojn el la naturo.

Pano, kiu nun satigas vin, estas esenco de diversaj substancoj iam revenintaj en la grundan kemiaĵon.

Revigliga medio hejma estas rezulto de konstanta purigado.

Se vi intencas antaŭeniri renkonte al plej bona maniero vivi, forigu senutilaĵojn.

Multaj revas pri trankvilo, sed alkroĉas sin al turmentoj, dum multaj aliaj deziras atingi plenan fidon, sed submetiĝas al siaj propraj malfortecoj.

Ili volas pacon, sed restas koleremaj; ili aspiras protekton de bonaj Spiritoj, tamen asertas, ke ili estas tiel ŝuldaj pro malbonfaroj, ke restas al ili nenia eblo dediĉi sin al virto.

Tute kompreneble, ke ni troviĝas sub pezo de malnovaj problemoj. Ni, heredantoj de kulpa pasinteco, devas revizii niajn proprajn tendencojn kaj mediti pri niaj bezonoj, por ke ni ne paŝu meze de mallumo. Tamen, se ni volas pliboniĝi morgaŭ, nepras fariĝi pli bonaj hodiaŭ.

Tial ne sufiĉas nur labori ĉe la komuna laborejo, sed ja distingi inter la komunaj spertoj kaj asimili ties instruon.

Ne vibrigu la internajn kordojn de via koro laŭ mesaĝoj venantaj el ĉie ajn.

Elektu tiujn, kiuj faras vin noblanimaj.

Ne akceptu afliktojn.

Zorgu pri tio, kio justas.

Ne forgesu do, ke vivo estas esenca propraĵo de ĉiuj, sed bone vivi estas vojo por tiuj, kiuj, fidelaj al bono, direktas sin en la dian lumon de la Reala Vivo.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Evangelio Spiritisma Doktrino Studoj

La sabata renkontiĝo Spiritisma Momento

De du jaroj Programa Mia Amiko havas sian spiritisman momenton, kiam spiritistoj rete kunvenas por preĝi kaj legi evangeliajn tekstojn, kaj ankaŭ spiritisman literaturon. Ili estas tekstoj en la portugala kaj Esperanto.

Lerte ĝin kunordigas Odília Milhomens, kiu estas ankaŭ asocianino en SEA.

La renkontiĝoj okazas ĉiusabate ekde 8h30 BRT (11h30 UTK).

Kategorioj
Evangelio Eventoj

1a Virtuala Renkontiĝo “Revivigita Evangelio”

Brazila Spiritisma Federacio
invitas vin partopreni la aranĝon

1a Virtuala Renkontiĝo “Revivigita Evangelio”

En la 15a de junio 2024

13h45 ĝis 18h00 (BRT)
16h45 ĝis 21h00 (UTK)

Vedeospektejo: Youtube-Platformo
Ligiloj por sekvi:

Elsendo en la portugala lingvo
febmidia.com/ENER

Elsendo en la hispana lingvo
febmidia.com/ENER_espanhol

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sukceso

“Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.”
Jesuo (Johano, 15:7.)

Multaj kunuloj perdas rimedojn, oportunon, tempon kaj forton pro troa zorgado ĉirkaŭ la temo sukceso.

Revante delirajn farojn, ili, en sia manio pri grandeco, frustras sin mem.

Ili asertas, ke ili havas intereson kultivi bonon, sed, por tion fari, ili atendas plenumon de imagaj negocoj, akiron de prestiĝo, posedon de oro sen la necesa peno aŭ gajnon de eventualaj premioj… Kaj, komplikinte sian propran vojon, ili surprize konstatas la ĉeeston de la morto, kiam ili apenaŭ kalkulis tian viziton.

Sed ni devas konsideri, ke la konkerinto de la plej granda triumfo el ĉiuj epokoj ne foriris el la mondo, kiel monda triumfanto…

Li ne ricevis monon kiel heredon, ne gvidis politikajn principojn, ne verkis librojn, ne enviciĝis inter la eminentuloj de sia epoko…

Li, kvazaŭ vulgara malbonfaranto, estis arestita kaj kondamnita al morto, kaj pasis kiel viktimo de terura fiasko.

Tamen la puraj semoj de amo, de Li metitaj en la popolan animon, ŝanĝis la mondon.

Observu Jesuon, kaj vi konstatos, ke ne temas pri “gajni por fari”, sed ja “fari por gajni”.

Rikolto ne venas pli frue, ol semado, same kiel plafono ne stariĝas, antaŭ ol fundamento.

Ni servu al bono, kaj simpligu nian vojon, ĉar la reala triumfo ja estas ĉies venko; kaj ni estu certaj, ke ni ne devas malŝpari la eblojn de nia ekzistado inter atendado kaj premateco, ĉar, se ni estas kun Kristo, ĉio, kion ni bezonas, venos favore al ni, en taŭga momento.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Esperanto-movado Organizaĵoj Spiritisma Movado

Kiel membriĝi en SEA? Senpage…

Ĉu vere senpage?

Nu, jes! Kiel membro vi aliros informojn de aliaj membroj — la membraro konsistigas komunumon. Jen, laŭ ni, la plej valora avantaĝo aliĝi.

Nuntempe SEA havas ĉirkaŭ 60 anojn.
Tuj post via aliĝo, nia sekretario sendos al vi la ligilon de la membrolisto.

Ni anticipe bonvenigas vin!

La statuto de SEA legeblas en ties retejo

Aliĝilo por loĝantoj ekster Brazilo

Asocianiĝi en SEA estas senpaga kaj la membriĝo finiĝas en la lasta tago de la jaro. Ĉiu decembre la asocianoj estas invitataj fari remembriĝon por la venonta jaro.

Por aliĝi, sendu mesaĝon al
saluton@konsolanto.org

kun la titolo
Aliĝpeto por la jaro 2024a


deklarante:

  • Plenan nomon:
    Ĉu afiŝi ĉi tion en la membrolisto? (Jes / Ne)

  • Loĝlandon:
    Ĉu afiŝi ĉi tion en la membrolisto? (Jes / Ne)

  • Retpoŝtadreson:
    Ĉu afiŝi ĉi tion en la membrolisto? (Jes / Ne)

  • Telefon-numeron:
    Ĉu afiŝi ĉi tion en la membrolisto? (Jes / Ne)

  • Ĉu afiŝi vian retpoŝtadreson en la membrolisto? (Jes / Ne)

Adesão de residentes no Brasil

Copie o texto abaixo e o envie para saluton@konsolanto.org

Assunto: Pedido de adesão para 2023

Solicito minha filiação gratuita para o ano de 2023 na Associação Espírita-Esperantista (SEA).

  • Nome completo:
    Publicar isso na lista de membros? (sim/não)

  • Cidade/estado de residência:
    Publicar isso na lista de membros? (sim/não)

  • Endereço para correspondência (com CEP):
    (não será publicado na lista de membros)

  • Telefone:
    Publicar isso na lista de membros? (sim/não)

  • Aniversário (não obrigatório):
    Publicar isso na lista de membros? (sim/não)

  • CPF:
    (não será publicado na lista de membros)

  • Publicar o seu e-mail na lista de membros? (sim/não)
Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sindefendo

“Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.”
Jesuo (Marko, 13:11)

Se vi tenas trankvila vian konsciencon, ĉe la plenumado de viaj devoj, vi havas en vi mem citadelon kaj rifuĝejon.

Ne deflankiĝu en senutilajn konfliktojn, nek kroĉiĝu al senfinaj klarigoj.

Akuzite kiel mistifikanto, respondu per sindonemo al vero.
Akuzite kiel malbonfaranto, respondu per bonfaroj.

En ĉia nepravigebla kulpo, en kiun oni implikas vian nomon, proponu kiel respondon, konstantan bonfaradon favoran al via proksimulo.

Frukto montras la arbon, de kiu ĝi devenas.

Faroj parolas pri la homo ilin farinta.

Kiu provokas vin per moko, tiu montriĝas misinformita aŭ malsana; kaj, kiu vundas vin per insulto, tiu portas kun si pensojn de malamo kaj detruo.

Vi ne sanigos lin de la malbono lin infektinta, per nuraj vortoj ĵetitaj.

Montru al li la edifan vojon, kiun vi elektis por via vivo, kaj la dia Lumo inspiros al vi trafan parolon en taŭga momento.

Se ni meditas pri la sinteno de Jesuo sin lasinta juĝi ĉe homaj tribunaloj kaj sin submetinta al kolero de kruelaj akuzantoj Lin metintaj sur la krucon, ni estas kondukataj al konkludo, ke la Majstro, ĉar Li estis plenumanta la taskojn rilatajn al la volo de Lia Patro, havis pli gravajn aferojn por fari ol malŝpari tempon per nenecesa sindefendo.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Esperanto-lingvo Instruado Spiritisma Movado

Kurso de Esperanto CEYP

En 2020 (urbo Rio-das-Floro, Brazilo), Spiritisma Centro Yvonne Pereira (CEYP) publikigis bazan Esperanto-kurson por spiritistoj en sia jutub-kanalo.

La kurso estis ellaborita de Evandro de Freitas, kaj celas spiritistojn, kiuj parolas la portugalan lingvon.


En 1925 en Tours la Internacia Spiritisma Kongreso, prezidita de Léon Denis (la Apostolo de Spiritismo) rekomendis al la spiritismaj asocioj lernigi siajn membrojn pri Esperanto.

Brazila Spiritisma Federacio subtenas Esperanton

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

La unua paŝo

“Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.”
Jesuo (Mateo, 7:12.)

Tiu ora regulo estas konata en ĉiuj landoj.

Ĉirkaŭ ĝi, rondiras libroj, poemoj, pledoj kaj grandvaloraj predikoj.

Tamen, tre malofte, homoj faras la unuan paŝon, por ke brilu ĝia tuta grandeco.

Anstataŭ postuli aliulan kunlaboron, estas juste, ke ni proponu helpon.

Ne decas postuli pardonon; gravas, ke ni sciu senkulpigi.

Vokite al komprenema sinteno, multaj diras: “mi ne povas”; kaj invitite bonfari, multaj respondas: “ankoraŭ ne…”.

Ili forgesas, ke, morgaŭ, ili eble estos en kondiĉo de mizerulo aŭ juĝato, bezonantaj pardonon kaj helpon; kaj, eĉ se ili ne bezonos tiajn benojn por ili mem, ne malofte, tion ili petos favore al siaj plej amataj, se konsideri la ombrojn, kiuj ruinigas ties vivon.

Se ekzemplo, kiel gvidilo, estas elvokinda, ni rememoru tiun de Jesuo.

Majstro de majstroj, Jesuo bonfaras sendepende de konsideroj, konsolas sen postuli pagon, estigas esperon, sen ke oni ĝin petu, kaj spontane pardonas tiujn, kiuj Lin vundas, kaj ŝtonumas, sen atendi de ili, ian ajn esprimon pri pardono.

Ni do respektu la oran regulon, kaj sternu spiriton de amo, per kiu la regulo die sin vestas; tamen ni estu certaj, ke ĝi servos al ni, nur se ni faros de ĝi la necesan aplikon.

Ĝiaj vortoj estas vivaj kaj veraj: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.”

Deziri bonon estas ĉies inklino, sed, koncerne la praktikon de tiu sublima regulo, deve estas, ke ni faru la unuan paŝon por ĝin plenumi.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Organizaĵoj Spiritisma Movado

USE-SP 77 jaroj

Hodiaŭ, la 5an de junio estas la datreveno pri fondiĝo de USE-SP, la institucio reprezentanta la spiritisman movadon en la brazila subŝtato San-Paŭlo, agnoskita de CFN.

USE-SP estas portugallingva mallongigo por União das Sociedades Espíritas do Estado de São Paulo (Unuiĝo de Spiritismaj Societoj de la Ŝtato San-Paŭlo).

USE-SP estis fondita dum la 1a Subŝtata Spiritisma Kongreso, kiel rezulto de la klopodo de kvar spiritismaj organizaĵoj, kiuj gvidis la kreadon de USE-SP:

Sinagoga Espírita Nova Jerusalém
União Federativa Espírita Paulista
Federação Espírita do Estado de São Paulo
Liga Espírita do Estado de São Paulo

Pluraj tezoj estis prezentitaj kaj tiu de Edgard Armond estis la elektita en tiu kongreso por la kreo de USE-SP, tiutempe União Social Espírita.


Prosperon al USE-SP!