“Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.”
(Marko, 5:19.)
La konsilo de Kristo al tiu spirite obsedita homo reakirinta sian propran ekvilibron, igas nin mediti.
Jesuo, komence, ne permesas al la eksobsedito Lin akompani por disvastigi la Bonan Mesaĝon, kio konsistigus, por tiu, publikan ateston pri la ĝojo lin envolvinta. Anstataŭ antaŭtempe jubili, Li rekomendis al li reveni en sian hejman medion por montri al siaj familianoj la favorojn, pri kiuj li fariĝis benata ricevinto antaŭ la Dia Providenco.
Nediskuteble, ke, per tiu instruo, la Sinjoro instigas nin rekoni nian intiman rondon, hejman kaj profesian, kiel la plej taŭgan por atesti la solidecon de niaj akiritaj virtoj. Tiel devas esti, ĉar konigi superajn principojn per praktika agado, kies sekvoj favoras nian propran renoviĝon kaj perfektiĝon, antaŭ proksimulo konanta niajn misagojn kaj mankojn, estas la sola kaj vera maniero provi nian kapablon sukcese diskonigi tiujn principojn laŭ pli vasta kaj alta signifo.
La konsilo ne allasas dubojn.
Se ni jam estas proksimaj al Kristo, kaj asimilas Liajn mesaĝojn de vivo eterna, ni klopodu ilin diskonigi per lingvo de ekzemplodonaj agoj, unue al la niaj, al tiuj kunvivantaj kun niaj sintenoj kaj kutimoj, mankoj kaj ĝojoj. Se ni fariĝas aprobitaj ĉe la hejma lernejo, kie ni estas pli rigore observataj en tio, kio koncernas la efektivan plenumadon de tiuj noblaj instruoj rekonitaj de ni kiel aprobindaj kaj predikendaj, certe ni fariĝos plene kapablaj atesti pri la Sinjoro ĉe la homaro, nia plej granda familio.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.










