Kategorioj
Sen kategorio

KOMPATO KAJ FAMILIO

“Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon…”
Paŭlo (I Timoteo, 5:8.)

Multaj tiel sin tenas.

Ili elverŝas admirinde belajn mesaĝojn sur siajn aŭdantojn, kaj ilin instigas al kompato; ili ŝpinas konceptojn kaj citaĵojn, por ke afableco estu rememorata, sed, ĉe sia hejma templo, ili fariĝas turmentantoj kun ekrido sur siaj lipoj.

Ili verkas grandvalorajn paĝojn por honori la virton, kaj kortuŝas amason da homoj, sed, inter la hejmaj muroj, ili stampas nenian ĝentilecon sur la koroj kun ili kunvivantaj.

Ili iniciatas entreprenon por publika helpo al viktimoj de katastrofoj okazintaj en aliaj kontinentoj, kaj fariĝas indaj je granda honoro, sed, al la servisto primetinta al ili manĝotablon, ili neas simplan rigardon afablan.

Ili instigas la komunumon, en kiu ili vivas, al ekstremoj de ekonomia heroeco por starigi azilojn kaj hospitalojn, kaj konkuras kun aliaj pri propagandaj meritoj, ĉirkaŭ sia propra nomo, sed, al sia malfeliĉa avo, kies kadukeco jam estas evidenta, ili ne hezitas montri vojon al maljunulejo.

Ni ne troviĝas inter tiuj, kiuj malaprobos similan sintenon.

Ĉia ero da amo registriĝas en la Leĝo favore al tiuj ĝin farintaj.

Pli valoras bonfari al iu vivanta malproksime de ni, ol fari nenian bonon.

Ni helpu, jes, ni helpu la aliajn tiom, kiom al ni estas eble, sed ni estu same bonaj al tiuj, kiuj spiras hejme, kune kun ni, la saman aeron.

Jarcentaj ŝuldantoj, ni havas en nia hejmo, ĉe nia metiejo, sur komuna vojo, laŭ idealo aŭ ĉe parencaro, la ĉefajn atestantojn pri nia elaĉeto.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Esperanto-lingvo Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

Pretas la 3a numero de la revuo Konsolanto

La gazeto de Konsolanto estas spiritisma revuo, oficiala organo de SEA – Spiritisma Esperanto-Asocio.

Ĝi debutis en la 1a de Majo 2021 kiel Gazeto de BAES (ISSN 2764-7927), kaj verŝajne ĝi estas la unua spiritisma revuo originale verkita en Esperanto.


Bonan legadon:


Kategorioj
Sen kategorio

PACO EN NIA HEJMO

“Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.”
Jesuo (Luko, 10:5.)

Escepte de paco, eblas aĉeti en la mondo panon kaj vestaĵojn, ŝuon kaj medikamenton.

Ekster anima sereneco, mono garantios al vi domon kaj komforton.

Jen kial rekomendas Jesuo, ke, enironte iun hejmon, ni diru, antaŭ ol ion ajn: “paco al ĉi tiu domo”.

Tiu instruo esprimas fortan alvokon al toleremo kaj komprenemo.

Ĉe la sojlo de via hejma nesto, vin kovru per indulgemo kaj pacienco, por ke vi ne alproksimiĝu al la viaj, kiel malamika familiano.

Se iu deflankiĝas de ĝusta vojo, aŭ, se vi malŝatas iujn hejmajn aranĝojn, uzu bonecon kaj kunlaboron, por ke malbono malpliiĝu.

Se problemoj ĝenas vin, aŭ onidiroj vin humiligas, silentigu tiujn ĝenojn per limigo de iliaj  manifestiĝoj.

Ricevu manĝon por Dia beno.

Utiligu, sen krudaj frapoj, pordojn kaj fenestrojn.

Ne deloku hejmajn objektojn per bruskaj movoj.

Fuĝu for de nekonvenaj kvereloj.

Estu zorga rilate kulton al ĝentileco.

Iuj homoj asertas, ke hejmo estas loko por malstreĉiĝo, kie ili mildigas siajn prematecojn.

Ni rekonas, ke tiel estas; tamen tio ne pravigas ŝanĝi hejmon en batalejon, kie homo brutiĝas.

Ni pacigu nian personan ĉirkaŭaĵon, por ke la aliula paciĝu.

Ĉiuj ni aspiras pacon sur la mondo; tamen grave estas ne forgesi, ke paco sur la mondo deiras de ni.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ĈE KAMPO DE PAROLO

“Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono…”

Petro (I Petro, 3:10.)

Meditu pri la bono, kiun vi esperas el aliula parolo, por ke via vorto ne ŝanĝiĝu en ilon de malbono…

Se vi bezonas tiun aŭ alian kunlaboron, danku tiun kunulon, kiu apogas vian peton per notoj de simpatio.

En momento de misfaro, kiam multaj kritikas vian malzorgon, vi konstatas feliĉa kompreneman frazon de kunulo pravigantan aŭ senkulpigantan vin. 

Kun animo turmentita, antaŭ elprovoj amase alvenintaj, ĉe la ĉiutagaj luktoj, konsideru Ĉiela rimedo la malavarajn notojn de tiuj vin instigantaj al pacienco.

Korpremite al devaj kaj ĝenaj sintenoj, vi observas, ke via anksio mildiĝas antaŭ kuraĝigaj notoj de tiuj donantaj al vi apogon kaj komprenemon.

Ĉirkaŭite de amaraj malfacilaĵoj, antaŭ plendo kaj malespero elirantaj el via buŝo, benu la helpon de tiuj, kiuj, per notoj de toleremo, vin trankviligas.

Kiam vi estas tuj komplikonta problemojn, aŭ, per via parolo, tuj faronta vinagra aliulan humoron, rememoru la parolan helpon, kiun vi bezonas de via proksimulo.

Se ni aspiras ĝui trezorojn de vivo kaj tempo, ni apliku tiun oran regulon al tio koncernanta nian langon.

Ni flustru en aliulajn orelojn la pacon, kiun ni revas akiri, kaj parolu pri aliulaj vivoj tion, kion ni deziras, ke aliaj parolu pri la nia.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ĈE KAMPO DE FRATINKLINO

“… ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.”

Paŭlo (Galatoj, 6:7.)

Preskaŭ ĉiam, ni deziras konsideron apartan kaj plej bonan fare de tiuj kun ni kunvivantaj.

Ni forte deziras estimon kapablan kompreni niajn plej intimajn intencojn, teni sin neskuebla en iu ajn cirkonstanco, tolereme aŭdi nin sen plendoj, eĉ en tre akraj cirkonstancoj, pardoni niajn misagojn, postuli de ni nenian repagon pro farita bono, neniam peti de ni dankemon kiel tributon, kuraĝigi kaj subteni nin, kiam fariĝas tristaj niaj tagoj kaj preni parton en niaj ĝojoj, kiam restas sennubaj niaj horoj…

Ni aspiras ricevi plenan komprenemon kaj perfektan amikecon; sed, se ni elpetas fratinklinojn signitajn de tiaj valoroj, nepre necesas, ke ni ekestu por la aliaj, tia modela amiko.

Se ni deziras rikolti amon kaj paciencon el la manifestiĝoj de nia proksimulo, ni lernu disponigi tiajn valorojn al tiuj irantaj survoje kun ni.

Boneco estigas bonecon.

Altruismo naskas altruismon.

En tiu senco, la parolo de la apostolo Paŭlo estas klara kaj vera: “ĉio, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.”

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

ANTAŬ MALAMIKOJ

“Konsentu rapide kun via kontraŭulo…”
Jesuo (Johano, 5:25.)

Antaŭ malamikoj, gardu vian propran serenecon.

Paciĝi kun kontraŭulo, laŭ la instruoj de Kristo, signifas rekoni, antaŭ ĉio, lian rajton al opinio.

Postuli estimon aŭ komprenemon de aliaj kaj pli ol necese zorgi pri kritikaj rimarkoj estiĝantaj ĉirkaŭ ni signifas perdi valoran tempon, ĉar, koncernas nin la devo garantii al ni mem trankvilecon en nia propra konscienco.

Harmonii kun ĉiuj nin persekutantaj kaj kalumniantaj estas do rekoni iliajn noblajn kvalitojn kaj sincere deziri, ke ili triumfu en la taskoj, pri kies plenumado  ili kritikas nin, kaj, ke ni lernu profiti de iliaj avertoj kaj kritikoj rilate al tio, pri kio tiaj admonoj montriĝas utilaj kaj fruktodonaj; kaj, pri tio, kio koncernas nin, ni aktive iru antaŭen sur la vojo, sur kiu la vivo lokis nin.

Tial ni rezignu la pretendon vivi sen kontraŭuloj, kiuj, verdire, ĉiam rolas kiel kontrolantoj kaj ekzamenantoj de niaj agoj; tamen, ni daŭrigu nian servadon, kaj profitu ilian kunlaboron surbaze de paco en ni mem.

Eĉ Kristo mem ne sukcesis eviti tiajn ĝenojn.

Neniam iu sukcesis ŝteli pacon de la Majstro; Li, kiu kuraĝigis nin ami malamikojn, naskiĝis, kreskis, batalis, servis kaj foriris de la Tero, kun ili kaj apud ili.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-lingvo Publikaĵoj Spiritisma Doktrino

La Libro de la Spiritoj en la reto

La 25an ĉi-monate BAES lanĉis retpaĝaron, kiu enhavas la tutan tekston de La Libro de la Spiritoj en Esperanto.

Indas konigi Spiritismon, kaj tiurilate jen oportuno por diskonigado tra la mondo, pere de Esperanto, de ĝia unua fundamenta libro.

Konsideru sekvi la agadon de BAES pri La Libro de la Spiritoj:

Retpaĝaro: www.spirito.app

Kategorioj
Sen kategorio

ANTAŬ JUSTECO

“Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? Ĉu tiu fido povas lin savi?”

(Jakobo, 2:14.)

Jen stranga normo, per kiu homo taksas sin posedanto de la ŝlosiloj de Supera Vivo nur pro tio, ke li tenadas fidon, kvazaŭ sufiĉus nur konvinko, por ke stariĝu projektita konstruaĵo.

Ni komparu fidon kaj farojn kun projekto kaj konstruaĵoj.

Sen taŭga plano, ne stariĝas konstruaĵo laŭ precizaj trajtoj.

Oni notu, tamen, ke, eĉ arkitektura improvizaĵo senplane konstruita taŭgas ĉie ajn por ŝirmi tiujn sencele vojirantajn, kaj la plej nobla projekto sen la responda konkretigo, fariĝas nenio pli ol grandvalora krokizo, kies destino estas dosierujo.

Vojaĝanto portas kun si vastan kolekton da skizoj, per kiuj stariĝos tuta urbo, sed, se li ne disponos simplan tendon, per kiu li ŝirmos sin dum pluvego, certe liaj konstruplanoj, malgraŭ ilia respektindeco, ne malhelpos al pluvo, lin ĝisoste malsekigi.

Havi fidon signifas teni religian kredon, sed kultivi fidon signifas observi kompetentecon kaj akuratecon, ĉe la plenumado de siaj devoj.

Neniu elaĉetas ŝuldon nur pro tio, ke li simple laŭdas la ŝuldaton.

Tion kompreninte, ni ne lasu nin preni de fantazioj.

Ni garantiu, ke al ni ne mankos la Dia Boneco, sed ni starigu en ni la homan bonecon.

Eĉ se tre alta la fido de iu al la Plej Alta Potenco de la Universo, tio, per si mem, ne donas al li la rajton postuli bonon efektive nefaritan de li.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Sen kategorio

GASTAMO

“Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.”
Paŭlo (Hebreoj, 13:2.)

Eble, ne ĉiam vi disponos hejman etoson necesan por gastigi kunulojn ĉe vi.

Obstakloj kaj familiaj interrilatoj, ne malofte, estigas malfacilaĵojn.

Se viaj familianoj ankoraŭ ne kongruas kun vi pri kultivo de ĝentileco, ne estas prudente, ke vi perfortu la hejman harmonion per starigo de disputo nome de la Evangelio, kies rekomendo estas ilin servi.

Neniel prudente amasigi kunulojn en malgranda ĉambro kaj trudi al ili ĝenojn je preteksto de karitato.

Ĉiuj ni, tamen, kapablas malfermi la pordojn de nia animo kaj proponi koran akcepton.

El inter senkonsolaj homoj, ne ĉiuj troviĝas inter vojirantaj senhejmuloj.

Tie kaj tie, ni renkontas tiujn senigitajn je kuraĝigo kaj kunvivado…

Atente observu, kaj vi ilin trovos survoje petantajn komprenemon.

Proponu al ili kuraĝigan frazon, penson pri paco, amikan esprimon, momenton de frata inklino.

Eble, tiu hodiaŭ stariĝanta danke al via ereto da amo, fariĝos amika animo, kies donacoj de benoj solvos viajn morgaŭajn problemojn. Ne konsideru vin senutila, nek vin taksu nekapabla.

Efektive, ĉiu homo kapablas helpi iun kaj donaci varmigan kovrilon de simpatio farita per mildaj fadenoj rikoltitaj ĉe la koro.

El la libro

“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Eventoj Publikaĵoj

La Ondo de Esperanto aperigis raporton pri nia pasinta renkonto

 La Ondo de Esperanto, 2023, N-ro 2 (316), p.25

Spiritistoj survoje al internacia asocio

Esperanto-spiritistoj en Brazilo fake kunvenas, renkontiĝas aŭ kongresas jam dum jardekoj, sed la unuan fojon en laŭnome tutlanda evento nur en 2006, antaŭ la fondo de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) mem, kiu ekde 2008 respondecas pri la Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj (BRES).

Post du jaroj da virtualaj eventoj, BRES denove okazis fizike la 22an kaj 23an de aprilo. Ĉi-foje en la urbo Uberlândia, kiu cetere gastigis la duan renkontiĝon en 2007. Partoprenis esperantistoj el ses brazilaj ŝtatoj. Dum BRES okazis Esperanto-kurso por komencantoj, al kiu aliĝis 32 personoj, partoprenis 20. Gvidis la kurson Cícero Gabriel, sperta esperantisto, redaktoro de Brazila Esperantisto. Néia Lúcia, respondeca persono ĉe Biblioteko Carlos Domingues, la biblioteko de la Brazila Esperanto-Ligo, aranĝis sukcesan brokantan libroservon kun multe da valoraj presaĵoj. Ĉio disvendiĝis, kaj la sumo trafos en la bibliotekan kason.

La programo inkluzivis ekspozicion de historiaj eroj el la Esperanto-spiritisma movado, ekskurson al la iama loĝdomo de la fama mediumo Chico Xavier en la najbara urbo Uberaba, fruktodonan diskuton kadre de la librokampanjo Abel Gomes. La partoprenantoj kunlaboris je la pretigo de librokompletoj, kiujn BAES donacas al unuopuloj kaj al bibliotekoj de spiritistaj societoj. La Kampanjo, fondita en 2021, celas provizi precipe la bibliotekojn de spiritistaj societoj per spiritisma literaturo en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo.

En 2024 BRES okazos ne fizike, sed virtuale, en aprilo. La fizikaj eventoj okazos ĉiun duan jaron. En 2024 plej verŝajne BAES estos ne plu brazila, sed transnacia organizaĵo. Ĝi fariĝos simple Spiritisma Esperanto-Asocio, laŭ la propono de la nuna estraro kaj la ĝis nun unuanima konsento de la membraro.

Leandro Abrahão