Kategorioj
Esperanto-lingvo

Presaĵo | Castro Alves

Ĉi-monate SEA lanĉas kolektivan taskon portugallingvan per la serio de afiŝoj “Você sabia?” (Ĉu vi estis scianta?).

Elŝutu la modelon de la monato kaj alpinglu ĝin al la muro de la spiritisma grupo, kiun vi kunlaboras:

Memoru foti kaj sendi ĝin al ni!
(saluton@konsolanto.org)

Kategorioj
Sen kategorio

PATRO KAJ AMIKO

“Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.”
Jesuo (Luko, 15:20.)

   Eble, tiu aŭ alia falo ombras al vi la koron, kaj vin senkuraĝigas.

   Vi revas vivi en pura fido, vin dediĉi al laboroj favoraj al bono, sed   kunportas rimorson kaj malĝojon.

   Vi malŝparis energiojn dum via vivo, deflankiĝis de sanktaj votoj, eraris, falis en neadon, kiel vojaĝanto perdinta lumon…

   Tamen observu la Dian Providencon vin restariganta.

   La Dia amo mankas neniam.

   Por ĉiu vundo estas taŭga kuracilo.

   Por ĉiu perturbo venos reĝustigo.

   Atentu la instruon de Jesuo pri la reveno de la malŝparema filo.

   La renkontiĝo ne okazis hejme, kun mokaj riproĉoj kaj humiligoj al tiu filo en morala mizero.

   Rimarkinte lin, dum li revenis ankoraŭ iom for sur la strato, la patro estis tuŝita de intima kompato, kaj rapidis por lin brakumi kaj kisi.

   La patro ne esperis tondrajn pentofarojn fare de lia filo, ne postulis senkulpigojn, ne petis pravigojn, nek trudis ian ajn kondiĉon por etendi al li siajn brakojn; li simple atendis sian filon stariĝi kaj deziri la koran varmon patran.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Muziko Organizaĵoj Personoj

Membroj de SEA ĉe Brazila Kolekto

 

La retejo BRAZILA KOLEKTO enhavas buntan kolekton da kantoj en Esperanto, brazilaj aŭ tradukitaj de brazilanoj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu.

Ĉu vi scias, ke nia kolegino Odília Milhomens estas ankaŭ komponistino?

Jen en Brazila Kolekto ŝia bela kanto Amo porĉiama, kun video registrita de la same bela voĉo de Ana Paula Pose

https://www.brazilakolekto.com/2023/11/amo-porciama.html

Lasu komenton tie!

Kategorioj
Sen kategorio

FILO KAJ KRITIKANTO

“Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj…”
Jesuo (Luko, 15:29.)

En la parabolo de la malŝparema filo, ni trovas ne nur fraton revenintan sperta kaj pentinta al hejma kunvivado.

En ĝi, ankaŭ rolas justa frato, sed egoisma, remaĉanta kritikon kaj plendon.

Li observas sian patron, kiu brakumas, kun ĝojo, sian pentintan fraton; li, tamen, kritikas kaj alfrontas. Li tenas sin kiel iu bedaŭranta plenumitan devon, kaj agas kiel homo malestimanta sian propran noblecon.

Li estas fidela al la servoj proponitaj de lia patro, tamen kritikas liajn agojn. Li laboras kun sia patro, tamen aspiras lin kateni al siaj propraj kapricoj.

Li zorgas pri liaj interesoj, sed deziras liajn panon kaj monon.

Li tenas sin fidela, sed aspiras elstarecon kaj heredon.

Se la patra koro elmontras grandanimecon, li eksplodas pro ĵaluzo kaj plendo. Se lia patro pardonas kaj helpas, li intermetas la meriton, pri kiu li taksas sin posedanto, kaj per tio provas limigi lian bonecon.

Li vagas inter krueleco kaj afableco, ombro kaj lumo.

Li estas justa kaj maljusta, tenera kaj agresa, kunulo kaj kritikanto.

Li deziras sian patron nur por si mem; la bienon kaj rajton, ekvilibron kaj trankvilecon li volas ekskluzive por si.

Survoje al fido, sammaniere analizu vian sintenon.

Se vi sentas vin ligita al Supera Sfero pro viaj agoj kaj celoj, paroloj kaj pensoj, ne kateniĝu al vanteco esti bona. En ia ajn cirkonstanco, ne forgesu, ke Dio estas ĉies patro, kaj, se Dio helpis vin esti kun Li, tio okazis, ĉar Li petas, ke vi, kune kun Li, helpu aliajn homojn.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

KRITIKOJ

“Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.”
(Jakobo, 4:17.)

Vi kritikas per laŭta voĉo tiujn ŝuldiĝintajn pro ŝtelaj deliktoj; tamen, se vi senutile amasigas  rimedojn necesajn al subtenado de aliaj homoj, vi ne rajtas argumenti senkulpecon.

Vi akuzas tiujn falintajn en krimon; tamen, se vi nenion realigas favore al estingo de deliktoj, vi ne rajtas riproĉi.

Vi montras egoismon de registaroj; tamen se vi entuziasmiĝas ĉe egoismo de regatoj, viaj vortoj estas nenio alia, ol vanaj paroloj.

Vi kritikas ĉiujn, kiuj instruas siajn kunulojn per nesufiĉa maniero; tamen, se vi havas kompetentecon, kaj fuĝas de la eduka agado, vi ne povas resti trankvila pri vi mem.

Vi plendas kontraŭ tiuj kunuloj de vi taksataj kiel ribeluloj kaj malvirtuloj, se vi observas ilian laboron favore al aliaj homoj; tamen, se vi sentas vin sufiĉe virta, sed faras eĉ ne minimuman agon favore al suferantoj, la vortoj elirintaj el via buŝo signifas nenion alian, ol maljustecon.

Laboru per viaj tutaj animo kaj koro, por ke vi rajtu komenti rezultatojn.

Neniu rajtas postuli de aliaj, kion li ne proponas al si mem.

Kiu scias, kion li devas fari, kaj ne faras, tiu forlasas la devojn, kiuj koncernas lin, kaj falas en bedaŭrindan neglekton, kaj, se tiu intencas malhelpi iun, kiu klopodas bonfari, certe li respondecos, per duobligitaj sindevigoj, pri tio, kion li ne faris.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

MURMUROJ

“Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj…”

(Jakobo, 5:9.)

Ĉiufoje, kiam niaj lipoj cedas al puŝoj de murmuro, preskaŭ ĉiam, ni simple juĝas la vivon, kiu estas propra al ni.

Observu do vin mem, kaj lasu vin gardi de via konscienco koncerne viajn vortojn.

Se vi vidis homon pekanta kontraŭ alia, ne troigu lian kulpon; rememoru, kiom da fojoj vi tiel same pekis kontraŭ via proksimulo. Kaj, same kiel vi dankis tiujn pardonintajn al vi viajn malbonajn kondutojn, fidante vian pliboniĝon laŭ la senĉesa fluo de la tempo, tiel same, per via frata optimismo, helpu vian kunulon falintan en eraron, por ke li leviĝu kaj vin benu.

Se iu kunulo vin ofendis, ne inklinu vin al nekonvenaj reagoj; meditu pri la okazoj, en kiuj vi tiel same vundis vian similulon. Kaj, kiel vi pleniĝis de ĝojo antaŭ ĉiuj pardonintaj al vi la batojn, fidante vian saĝecon rekonsideri vian propran sintenon, tiel same helpu, per forgeso de ĉia malbono, la amikon fariĝintan instrumenton de via doloro, por ke li restariĝu kaj benu vin pri via spirita grandanimeco.

En ĉiu konversacio, en kiu ni estas invititaj ekzameni la konduton de iu kunulo submetita al aliula kritiko, ni esploru nian konsciencon, kaj konkludu, ĉu ni ne erarus tiel same, aŭ pli grave ol li, se ni estus sub la samaj cirkonstancoj. Kaj, en ĉia situacio, ni ne forgesu, ke, se ni kritikas, ni, en la sama momento, admonas nin mem vivi en pli alta nivelo kaj pli bone fari.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Eventoj

Poeziaĵo en Teófilo Otoni

Ana Paula Ferreira Pose, SEA-asocianino, kaj ŝia filino Ana Luiza Pose Muniz, bele rolis en la evento “Sarau de luzes” (“Luma vesper-festo”), ĉe la spiritisma asocio Centro Espírita Joseph Gleber, de la brazila urbo Teófilo Otoni-MG, okaze de ĝia 69-jariĝo.

La vesper-festo okazis pasintmonate kun partopreno de 120 homoj, kaj tiam patrino kaj filino dulingve prezentis la poemon de Abel Gomes “Temos Jesus” (“Ni havas Jesuon”), el la libro “Parnaso de Além-Túmulo“, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Cícero Gabriel. Spektu la koncernan filmeton plej sube.

Kategorioj
Sen kategorio

KONFORME

“kiu redonos al ĉiu homo laŭ liaj faroj”
Paŭlo (Romanoj, 2:6.)

Vivo, kiel esprimo de la decidoj de la Kreanto, tenos sin rilate al vi, tiel same, kiel vi tenos vin rilate al ĝi.

Ĝi honorigas la titolojn de vi estimatajn,

Juste traktas justan konduton,

Faras digna, kion vi dignigas,

Spertigas laŭ viaj elektoj,

Instruas je la nivelo, kie vi troviĝas,

Konfidas laŭ la grado de via fido,

Reliefigas, kion vi faras distinga,

Respektas ĉion faritan de vi respektinda,

Proponas version de tio aŭ alio laŭ viaj deziroj,

Montras pura, kion vi purigas.

Tio signifas, ke, sendepende de la pozicio, en kiu vi troviĝas, vi ricevos respondon de la Vivo en la vivo, kiun vi serĉas.

Jen kial doloro aŭ ĝojo, paco aŭ ĝeno, merito aŭ sentaŭgeco, ombro kaj lumo, sur nia vojo, ĉiam estos morala salajro konforma al niaj propraj faroj.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Kategorioj
Sen kategorio

LEGANTOPINIO – Konsolanto n-ro 3

 

    La “Gazeto” estas mirinda. Mi tralegis la tutan. Mi gratulas al vi ne nur pro la bonega teknika formo, sed ankaŭ sciencecaj artikoloj, kiuj bonege prezentas la originon de spiritisma-esperantista kunlaborado. Ankaŭ la artikolo pri d-ro Barsanulfo kortuŝis min. Do, ankoraŭ foje dankegon kaj gratulon! Dio benu vin ĉiujn.

Przemek Grzybowski, Pollando,
per Facebook Messenger.

***

Doktoro pri pedagogio, instruisto ĉe Universitato Kazimierz Wi-elki en Bydgoszcz, Pollando, kaj aŭtoro de plurspecaj verkoj. Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj. Tradukis en la polan La libron de la spiritoj (du eldonoj), La libron de la mediumoj (du eldonoj) kaj La ĉielon kaj la inferon (unu eldono). Laŭ informo de Przemek, la eldonisto estas Wydawnictwo KOS, en Katowice, Pollando ĉe kiu prepariĝas nun la tria eldono de la Libro de la spiritoj (la du unuaj elĉerpiĝis).

Kategorioj
Forpasoj

Forpasis Carlos Maria (1940-2023)

Pasintsemajne en nia grupo SEA-Aktivuloj nia samideanino Catarina F. atentigis nin pri forpaso de la esperanto-spiritisto Carlos Maria, en la ĉefurbo de Brazilo.
Homo bonkora, simpatia, ridetema, li estis unu el la plej granda batalanto kaj dediĉoplena laboranto por niaj movadoj, per agado en spiritismo kaj esperantismo. 
Carlos Maria subskribis la liston de ĉeestantoj en la kunveno okazinta je la 7a de septembro 2008, pri fondiĝo de SEA, tiam BAES.
Li estos por ni ĉiuj tre memorinda duobla samideano.