Kategorioj
Studoj

STUDADO DE SPIRITISMO EN LA INTERNACIA LINGVO | DIVERSAJ INICIATOJ

🌐 Konsideru tempon laŭ UTC-3


“Babilado pri Spiritismo”
Studado de La Libro de la Spiritoj

Unufoje monate, la trian sabaton, je la 14a ĝis la 15a horo.

Virtuala ĉambro https://meet.google.com/cab-uxzs-pfu

Jamaj elsendoj https://youtube.com/playlist?list=PLpQLdi2l-3zVUjG4S6QRZDye5LWKg8Z5x&si=xwQEQNVj8uC7z9fu

Kontakto
geluzeamor@gmail.com

Aldonaj informoj https://eventaservo.org/e/07cfeb


Studgrupo de la Libro de la Spiritoj
Esperantofako de Bahia Spiritisma Federacio

Ĉiusabate, je la 10a ĝis la 11a horo.

Virtuala ĉambro https://meet.google.com/nts-ucvx-tks

Kontakto
S-ro Josenilton +55 71 992971362
https://wa.me/5571992971362


Studado de la Libro de la Spiritoj

Nova video ĉiuĵaŭde je la 13a ĉe
https://www.youtube.com/c/Esta%C3%A7%C3%A3odaLuzTavares

Prezentas José Roberto kaj Givanildo Costa.

Jamaj videoj https://youtube.com/playlist?list=PLkrTbLElx03arlTztzwHBV1n-atrVOqgw&si=7e39s3jHdb0uBS2E


Gutoj de Spiriteco kaj Frateco
Videoj de s-ino Joana Pimentel

Jamaj videoj en ŝia jutuba kanalo
https://youtube.com/playlist?list=PL5QZttbII3Mxv3LXPMGhCT5guUmG5Mj-U&si=8yWiktWjoe1J-fHO


Spiritisma Momento
Dulingva spiritisma studo kadre de PMA – Programo Mia Amiko.

Ĉiusabate je la 8h30

Pliaj informoj
https://mallonge.net/spiritisma-momento

Grupo en WhatsApp
https://mallonge.net/pma-spiritismo

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PARDONO – SANKTA MEDIKAMENTO

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”
Jesuo (Luko, 23:34.)

Ĉiufoje, kiam malsano minacas vin, vi kompreneble prenas medikamentojn liberigontajn vin de tiu afekcio:

Analgezikojn kontraŭ doloro…

Trankviligaĵojn kontraŭ anksio…

Resume, se vi suferas ian fizikan problemon, vi klopodas resanigi la funkcion de la vundita organo.

Atentu tian cirkonstancon, kaj rememoru, ke estas malsanaj pensoj rilataj al plendo kaj rankoro, antaŭjuĝo kaj antipatio, kiuj petas de vi taŭgan medikamenton, por ke restariĝu via ekvilibro.

Kaj, se dum vulgaraj malsanoj vi bezonas trankvilecon favore al via resaniĝo, tute nature, ke, dum spiritaj afekcioj, vi bezonas forgeson, por ke revenu viaj fortoj.

Pardono do estas sankta sanigilo kontraŭ mensaj turmentoj, ĉe niaj ĉiutagaj bataloj.

Kiel vi ne devas reteni malpuraĵojn kaj infektojn en via fizika korpo, tiel same ne retenu antipation kaj rankoron en via propra animo.

Pardonu ĉiujn, kiuj ĝenas vin; pardonu ĉiujn, kiuj vundas vin.

Pardonu nun, hodiaŭ kaj morgaŭ, senkondiĉe.

Rememoru, ke ĉiu homo portas kun si malperfektaĵojn kaj malfortaĵojn proprajn al li, kiel ankaŭ ni, estuloj ankoraŭ misharmoniaj, kunportas la niajn.

Jen kial Jesuo, la dia Misiisto, krucumita danke al senprava persekuto, petegis de Dio, antaŭ siaj propraj ekzekutistoj:

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”

Kaj, lasinte siajn turmentantojn ĉe la problemoj karakterizantaj ĉiun el ili, Li subtenis en si mem la lumon de tiu Amo, kiu disigas ĉian ombron, kaj, per tiu ekzemplo, Li instruis nin konkeri eternan lumon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Junaĝo Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado

La PADLETO de Monda Spiritisma Junulara Studgrupo

Jam okazis tri kunvenoj de la Monda Spiritisma Junulara Studgrupo, kiuj kunvenigis tiom da gejunuloj ligitaj kun la instruo de Jesuo.

En la artikolo pri la 2a renkontiĝo ISK (Internacia Spiritisma Konsilio) dividas la ligilon al la oficiala padleto de la studgrupo, por ke ĉiuj havu aliron al la uzataj materialoj, kun dosierujoj organizitaj laŭlingve (angla, hispana kaj portugala).


Jen nova aliĝoportuno

Hodiaŭ, per Instagram-rakonto (tia templimigita afiŝo) oni aperigas anoncon pri novaj vakantaĵoj por la studgrupo, kun LIGILO AL LA ALIĜILO.

La Monda Spiritisma Junulara Studgrupo estas spaco destinita por studi spiritismon, societumi kaj unuigi korojn el la tuta mondo.

Platformo: Zoom.

Spektantaro: Junaj spiritistoj el diversaj landoj (ekde 13 jaroj)

Dato: Ĉiu 4a dimanĉo de la monato.

Tempodaŭro: 1 horo kaj 30 minutoj da studo.

Horaro: 17h00 ĝis 18h30 laŭ UTK

La virtuala ĉambro malfermiĝas 15 minutoj antaŭe.

Lingvoj: portugala, hispana kaj angla.

Partoprenantoj devas elekti sian preferatan lingvon en la aliĝilo.

Kategorioj
Aplikaĵoj kaj retejoj Esperanto-movado Organizaĵoj Publikaĵoj Spiritisma Movado

Spiritismaj libroj en Esperanto — Senpage

En Brazilo, delonge Brazila Spiritisma Federacio eksplicite subtenas la lingvon internacian Esperanton, ĉu per la broŝuro Orientação ao Centro Espírita, ĉu per agado tra siaj retkanaloj.

Kiel eldonejo, BSF jam aperigis diversajn verkojn tradukitajn al Esperanto, kaj tiurilate multaj el ili, en PDF-versio, haveblas senpage sur sia retejo.


Kategorioj
Esperanto-lingvo Personoj Spiritisma Doktrino

27a de junio — FEB Lives

Morgaŭ elsendiĝos la programo Espiritismo Ontem e Hoje (Spiritismo Hieraŭ kaj Hodiaŭ). Temas pri la epizodo n-ro 135 nome “Pioniroj de Esperanto: Chico Xavier”. Portugallingve.

Laŭvice efektivigos ĝin brazilaj Esperanto-spiritistoj. Geraldo Campetti kaj Pedro Azevedo akceptos la gastojn Adriana Killian, Affonso Soares, José Albuquerque, Leandro Abrahão kaj Odília Azevedo.


Espiritismo Ontem e Hoje estas ĉiuĵaŭda portugallingva programo, ekde la 19a horo BRT (22a horo UTK), prezentita de Geraldo Campetti. Ĝi koncernas vojaĝon tra la historio de Brazila Spiritisma Federacio, ĝiaj agoj kaj redaktaj rilatoj.

Kategorioj
Esperanto-movado Kampanjojn Publikaĵoj Spiritisma Movado

Konsolanto — Suplemento n-ro 2

La suplemento n-ro 2 de nia Revuo, tiu suplemento kun la titolo Ao Espírita: Sobre a Língua da Fraternidade, estas eldonaĵo en la portugala lingvo, kaj nun ĝi gajnas pluajn 2.000 presitajn ekzemplerojn por dissendo ĉe estontaj spiritismaj aranĝoj en Brazilo.

Jen rememoro de la kvanto da papera versio produktita:

1a eldono, januaro 2023, 50 ekzempleroj
— 2a represo, februaro 2023, 100 ekzempleroj
— 3a represo, februaro 2023, 200 ekzempleroj

2a eldono, marto 2023, 1000 ekzempleroj

3a eldono, vastigita, junio 2024, 2.000 ekzempleroj

Noto: En januaro 2023, kiam tiu ĉi suplemento n-ro 2 estis lanĉita, tiam nia Asocio estis konata per la mallongigo BAES (nuntempe SEA), kaj nia Revuo nomiĝis Gazeto de BAES (nuntempe Konsolanto).

Kategorioj
Esperanto-movado Personoj Spiritisma Movado Studoj

Frata Espero —Vivelsendo

La programo FRATA ESPERO, estas elsendita monate ekde Brazilo, de la Spiritisma Komunika Sistemo Deus Conosco, ĉiun 4an dimanĉon je 11h30 laŭ UTK.

Jen babilado pri Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto en unu loko, alportante esperon, kleriĝon kaj konsolon al la koroj, en simpla kaj malstreĉa maniero.

Produkta kaj prezenta teamo:

  • AFFONSO SOARES
  • ELAINE KAPP
  • GERALDO CAMPETTI
  • GIVANILDO COSTA

Teknikisto pri elsendo:

  • BELMIRO ALVES
Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Sur kampo de parolo

“Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino.”
Paŭlo (Tito, 2:1.)

Sur parola kampo, dediĉas la homo plejparton de sia vivo. Kaj, de parolo, ordinare devenas bono kaj malbono signantaj lian vojon.

Kaj, en tiu senco, oni bedaŭru la tiom malŝparitajn fortojn.

Preskaŭ ĉiam, kalkulinte la sumon de niaj konversacioj dum tuta ekzistado, la rezulto montras minimuman profiton, kontraŭ larĝa kvanto da malprofito kaj senutileco.

Ne malofte, oni elmontras nenian dankemon pro la riĉeco de hela tago; tamen sufiĉas, sur la ĉielo, simpla nubo, el kiu falas milda pluveto, por ke multaj homoj vinagre envicigu longajn komentojn faritajn el senprudentaj vortoj. Ordinare, oni apenaŭ atentas gravajn servojn publikajn; tamen, se ekestas svaga necerteco pri administraj laboroj, estiĝas longaj debatoj fare de la publika opinio.

Estas homoj, kiuj havas barometron hejme nur por kritiki veteron, same kiel estas tiuj akurate legantaj ĵurnalojn nur por riproĉi registaron.

Multaj ripozas trankvilaj, kiam ili estas antaŭ edifaj instruoj, kaj pri tio pretekstas malsanan memoron; tamen, se radioelsendoj anoncas ian katastrofon, ili elmontras admirindan regadon mensan, kaj malŝparas vastan kvanton da horoj, per elokventaj komentoj.

Svenas atento, kiam estas necese lerni pri bono, sed la rigardo flame interesiĝas, kiam vidiĝas malbono.

La Mondo, en si mem, estas parolejo de grandegaj dimensioj, kie animoj renkontiĝas por paroli kaj interkonsenti ion fari…
Raraj, tamen, parolas por helpi…

El la plejmulto elverŝiĝas dornaj riproĉoj, turmenta envio, fajra kritiko aŭ labirinto el plendoj.

Sed, por ni, la Evangelio estas prava rilate tiun averton.

“Sed parolu vi tion – diras la apostolo –, kio konvenas al la sana doktrino.”

Ne forgesu do, ke, de sento al sento, ni alvenas al ideo. De ideo al ideo, ni alvenas al parolo. De parolo al parolo, ni alvenas al ago. Kaj, agon post ago, ni heligas nian vojon aŭ kovras, per mallumo, nin mem.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Zorgu pri vi

“Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.”
Paŭlo (I Timoteo, 4:16.)

Ĉie troviĝas amaso de pesimismaj homoj senkuraĝaj, kies brakoj restas senfare ripozantaj.

Ili ne komprenas laboron kaj konfidon, serenecon kaj vivan fidon, kaj kutime uzas vortojn, kiuj lasas fortan impreson, dum ili kondamnas cirkonstancojn kaj aliajn homojn.

Iujn fojojn, tiaj negativaj batalantoj prenas sur sin la respondecon gvidi.

Tamen, malgraŭ la graveco de iliaj devoj, ili restas hezitemaj.

La surteraj malfacilecoj estas efektive enormaj, kaj iliaj obstakloj postulas grandajn penojn de noblaj animoj trairantaj sur nia mondo; tamen nepras, ke ĉiu disĉiplo ne neglektu la zorgon pri si mem. Ne malhaveble, ke li ne nur viglu super sia interna kampo, valorigu disciplinon, kaj ilin akceptu, sed ankaŭ ekzamenu la bezonojn de lia koro. Simila sinteno kondukas la animon al pli vastaj horizontoj, kio estigas grandan komprenemon, en kiu ni intime gardas sanktan respekton por ĉiuj evoluaj rondoj, kaj, tiel, profitodonan esperon kaj renovigan optimismon, kiel heredaĵon.

Zorgi pri si mem signifas labori favore al propra saviĝo kaj aliula elaĉeto. Tia la prava vojo por akirado de eternaj valoroj.

Kiam lernanto limigas sin per tro da teorio, kaj neglektas la oportunon fruktodoni, li ripozas apud la laborejo, kaj, iom post iom, lokas sin sur tereno de satana kritiko pri tio, kio ne estis objekto de lia atento kaj sperto.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Kategorioj
Junaĝo Spiritisma Doktrino Spiritisma Movado Studoj

ANIMPOTENCOJ, dua parto — La junia studsesio de MSJS

Por la venonta dimanĉo, 23/06/2024, estas planita alia renkonto de la Monda Spiritisma Junulara Studogrupo (MSJS).

Temo: ANIMPOTENCOJ — 2a parto
Horaro: 14h00 BRT | 17h00 UTK


La Monda Spiritisma Junulara Studgrupo estas spaco destinita por studi spiritismon, societumi kaj unuigi korojn el la tuta mondo.

Platformo: Zoom.

Spektantaro: Junaj spiritistoj el diversaj landoj (ekde 13 jaroj)

Dato: Ĉiu 4a dimanĉo de la monato.

Tempodaŭro: 1 horo kaj 30 minutoj da studo.

Horaro: 17h00 ĝis 18h30 laŭ UTK

La virtuala ĉambro malfermiĝas 15 minutoj antaŭe.

Lingvoj: portugala, hispana kaj angla.

Partoprenantoj devas elekti sian preferatan lingvon en la aliĝilo.