Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PARDONO – SANKTA MEDIKAMENTO

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”
Jesuo (Luko, 23:34.)

Ĉiufoje, kiam malsano minacas vin, vi kompreneble prenas medikamentojn liberigontajn vin de tiu afekcio:

Analgezikojn kontraŭ doloro…

Trankviligaĵojn kontraŭ anksio…

Resume, se vi suferas ian fizikan problemon, vi klopodas resanigi la funkcion de la vundita organo.

Atentu tian cirkonstancon, kaj rememoru, ke estas malsanaj pensoj rilataj al plendo kaj rankoro, antaŭjuĝo kaj antipatio, kiuj petas de vi taŭgan medikamenton, por ke restariĝu via ekvilibro.

Kaj, se dum vulgaraj malsanoj vi bezonas trankvilecon favore al via resaniĝo, tute nature, ke, dum spiritaj afekcioj, vi bezonas forgeson, por ke revenu viaj fortoj.

Pardono do estas sankta sanigilo kontraŭ mensaj turmentoj, ĉe niaj ĉiutagaj bataloj.

Kiel vi ne devas reteni malpuraĵojn kaj infektojn en via fizika korpo, tiel same ne retenu antipation kaj rankoron en via propra animo.

Pardonu ĉiujn, kiuj ĝenas vin; pardonu ĉiujn, kiuj vundas vin.

Pardonu nun, hodiaŭ kaj morgaŭ, senkondiĉe.

Rememoru, ke ĉiu homo portas kun si malperfektaĵojn kaj malfortaĵojn proprajn al li, kiel ankaŭ ni, estuloj ankoraŭ misharmoniaj, kunportas la niajn.

Jen kial Jesuo, la dia Misiisto, krucumita danke al senprava persekuto, petegis de Dio, antaŭ siaj propraj ekzekutistoj:

“Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras…”

Kaj, lasinte siajn turmentantojn ĉe la problemoj karakterizantaj ĉiun el ili, Li subtenis en si mem la lumon de tiu Amo, kiu disigas ĉian ombron, kaj, per tiu ekzemplo, Li instruis nin konkeri eternan lumon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti