
“Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino.”
Paŭlo (Tito, 2:1.)
Sur parola kampo, dediĉas la homo plejparton de sia vivo. Kaj, de parolo, ordinare devenas bono kaj malbono signantaj lian vojon.
Kaj, en tiu senco, oni bedaŭru la tiom malŝparitajn fortojn.
Preskaŭ ĉiam, kalkulinte la sumon de niaj konversacioj dum tuta ekzistado, la rezulto montras minimuman profiton, kontraŭ larĝa kvanto da malprofito kaj senutileco.
Ne malofte, oni elmontras nenian dankemon pro la riĉeco de hela tago; tamen sufiĉas, sur la ĉielo, simpla nubo, el kiu falas milda pluveto, por ke multaj homoj vinagre envicigu longajn komentojn faritajn el senprudentaj vortoj. Ordinare, oni apenaŭ atentas gravajn servojn publikajn; tamen, se ekestas svaga necerteco pri administraj laboroj, estiĝas longaj debatoj fare de la publika opinio.
Estas homoj, kiuj havas barometron hejme nur por kritiki veteron, same kiel estas tiuj akurate legantaj ĵurnalojn nur por riproĉi registaron.
Multaj ripozas trankvilaj, kiam ili estas antaŭ edifaj instruoj, kaj pri tio pretekstas malsanan memoron; tamen, se radioelsendoj anoncas ian katastrofon, ili elmontras admirindan regadon mensan, kaj malŝparas vastan kvanton da horoj, per elokventaj komentoj.
Svenas atento, kiam estas necese lerni pri bono, sed la rigardo flame interesiĝas, kiam vidiĝas malbono.
La Mondo, en si mem, estas parolejo de grandegaj dimensioj, kie animoj renkontiĝas por paroli kaj interkonsenti ion fari…
Raraj, tamen, parolas por helpi…
El la plejmulto elverŝiĝas dornaj riproĉoj, turmenta envio, fajra kritiko aŭ labirinto el plendoj.
Sed, por ni, la Evangelio estas prava rilate tiun averton.
“Sed parolu vi tion – diras la apostolo –, kio konvenas al la sana doktrino.”
Ne forgesu do, ke, de sento al sento, ni alvenas al ideo. De ideo al ideo, ni alvenas al parolo. De parolo al parolo, ni alvenas al ago. Kaj, agon post ago, ni heligas nian vojon aŭ kovras, per mallumo, nin mem.
El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
