
“Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.”
Jesuo (Johano, 15:7.)
Multaj kunuloj perdas rimedojn, oportunon, tempon kaj forton pro troa zorgado ĉirkaŭ la temo sukceso.
Revante delirajn farojn, ili, en sia manio pri grandeco, frustras sin mem.
Ili asertas, ke ili havas intereson kultivi bonon, sed, por tion fari, ili atendas plenumon de imagaj negocoj, akiron de prestiĝo, posedon de oro sen la necesa peno aŭ gajnon de eventualaj premioj… Kaj, komplikinte sian propran vojon, ili surprize konstatas la ĉeeston de la morto, kiam ili apenaŭ kalkulis tian viziton.
Sed ni devas konsideri, ke la konkerinto de la plej granda triumfo el ĉiuj epokoj ne foriris el la mondo, kiel monda triumfanto…
Li ne ricevis monon kiel heredon, ne gvidis politikajn principojn, ne verkis librojn, ne enviciĝis inter la eminentuloj de sia epoko…
Li, kvazaŭ vulgara malbonfaranto, estis arestita kaj kondamnita al morto, kaj pasis kiel viktimo de terura fiasko.
Tamen la puraj semoj de amo, de Li metitaj en la popolan animon, ŝanĝis la mondon.
Observu Jesuon, kaj vi konstatos, ke ne temas pri “gajni por fari”, sed ja “fari por gajni”.
Rikolto ne venas pli frue, ol semado, same kiel plafono ne stariĝas, antaŭ ol fundamento.
Ni servu al bono, kaj simpligu nian vojon, ĉar la reala triumfo ja estas ĉies venko; kaj ni estu certaj, ke ni ne devas malŝpari la eblojn de nia ekzistado inter atendado kaj premateco, ĉar, se ni estas kun Kristo, ĉio, kion ni bezonas, venos favore al ni, en taŭga momento.
El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
