
“Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.”
Jesuo (Mateo, 7:12.)
Tiu ora regulo estas konata en ĉiuj landoj.
Ĉirkaŭ ĝi, rondiras libroj, poemoj, pledoj kaj grandvaloraj predikoj.
Tamen, tre malofte, homoj faras la unuan paŝon, por ke brilu ĝia tuta grandeco.
Anstataŭ postuli aliulan kunlaboron, estas juste, ke ni proponu helpon.
Ne decas postuli pardonon; gravas, ke ni sciu senkulpigi.
Vokite al komprenema sinteno, multaj diras: “mi ne povas”; kaj invitite bonfari, multaj respondas: “ankoraŭ ne…”.
Ili forgesas, ke, morgaŭ, ili eble estos en kondiĉo de mizerulo aŭ juĝato, bezonantaj pardonon kaj helpon; kaj, eĉ se ili ne bezonos tiajn benojn por ili mem, ne malofte, tion ili petos favore al siaj plej amataj, se konsideri la ombrojn, kiuj ruinigas ties vivon.
Se ekzemplo, kiel gvidilo, estas elvokinda, ni rememoru tiun de Jesuo.
Majstro de majstroj, Jesuo bonfaras sendepende de konsideroj, konsolas sen postuli pagon, estigas esperon, sen ke oni ĝin petu, kaj spontane pardonas tiujn, kiuj Lin vundas, kaj ŝtonumas, sen atendi de ili, ian ajn esprimon pri pardono.
Ni do respektu la oran regulon, kaj sternu spiriton de amo, per kiu la regulo die sin vestas; tamen ni estu certaj, ke ĝi servos al ni, nur se ni faros de ĝi la necesan aplikon.
Ĝiaj vortoj estas vivaj kaj veraj: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili.”
Deziri bonon estas ĉies inklino, sed, koncerne la praktikon de tiu sublima regulo, deve estas, ke ni faru la unuan paŝon por ĝin plenumi.
El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
