
Trevor Steele estas 84-jaraĝa aŭstralia esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto.
Jen ĉe la Jutub-kanalo Esperanto Aŭstralia, videaĵo kun jena priskribo:
Prelego de Trevor Steele de Aŭstralio, per Zoom, dimanĉon, la 17-an de marto 2024, organizita de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Volontula laboro en “Bona Espero” ŝanĝis la vivon de Trevor. Ekzistas nevideblaj fortoj same realaj kiel ĉiutagaj materiaĵoj.
Trevor Steele iomete tuŝis la temon Spiritismon en Brazilo, menciis la Esperanto-spiritiston Francisko Valdomiro Lorenz, kaj pri lia verkaĵo Esperanto kiel revelacio, kiu li postmorte diktis el la spirita mondo al la mediumo Chico Xavier.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
