Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Oreloj

“Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.”
Jesuo (Mateo, 11:15.)

Oreloj… Ilin, ĉiuj havas.

Ni trovas, tamen, ĉie, supraĵe aŭdantajn orelojn:

Orelojn kaptantajn nur sonojn.

Orelojn kroĉiĝantajn al skandalaj noticoj.

Orelojn dediĉantajn sin al turmentaj onidiroj.

Orelojn akceptantajn malnoblajn proponojn.

Orelojn alligitajn nur al konvencio.

Orelojn por festo.

Orelojn por intrigoj.

Orelojn por pesimismo.

Orelojn aŭdantajn ĉe muroj.

Orelojn komplikajn.

Male, se vi deziras perfektigi la aŭdeblecon de via propra animo, studu kaj meditu, analizu kaj helpu fratece; tial vi kunportos la “orelon por aŭdi”, pri kiu parolis Jesuo, kaj, per kiu vi estigos en vi mem komprenemon por asimilado de la Eterna Saĝeco.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti