“Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?”
Jesus (Marko, 8:36)
Dum la homo spertas en la karna envolvaĵo, tute nature, ke li zorgu pri la problemoj koncernantaj lian propran vivtenadon.
Viglado ne ekskludas prudenton.
Ni ne forgesu, tamen, ke kroĉiĝo al superfluaĵoj ĉiam signifas enkondukon en frenezecon.
Ĉio, kion homo tro amasigas ĉe la ekstera kampo, fariĝas kaŭzo de aflikto aŭ senutilo.
Surteraj havaĵoj, kiam neniu de ili profitas, fariĝas logoj por ombro, altirantaj envion kaj diskordon.
Nutraĵoj amasigitaj estas varoj destinitaj al malkomponiĝo.
Vestaĵoj, kies uzo favoras neniun, estas azilo por tineoj.
Tro da mono amasigita fariĝas tento por posteuloj.
Ĉia troaĵo estas mensa muro apartiganta tiujn ĝin kreantajn, en karceron de orgojlo, egoismo, vanteco kaj mensogo.
Observu do la aferojn, kiujn vi amasigas.
Ĉio situanta ekster vi montras la vojon, sur kiu vi paŝas.
Alkroĉiĝi do al efemeraĵo signifas ligiĝi al iluzio.
Sed, ĉiaj spiritaj virtoj, kiujn vi amasigos en vi mem, nome: amon kaj scion, konsistigas nemalhaveblajn valorojn brilantajn kiel vi, tie ĉi aŭ aliloke, en sublima perfektiĝado cele al vivo eterna.
El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
