Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Nia kruco

Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.”
Jesuo (Marko, 8:34)

Neniu senutile plendu.

Doloro estas procezo.

Perfektiĝo estas celo.

Se tiel estas, kaj kiel pilgrimantoj de evoluo, kaj kiel de elaĉeto, ĉiu havas sian krucon.

Tiu celas, tiu ĉi ŝuldas.

Kaj por realigi aŭ elaĉeti, vivo postulas koston.

Neniu konkeras ion sen iel klopodi; kaj neniu kvitigas sin de tiu aŭ alia ŝuldo, sen sufero.

Dum la homo ne akiras konscion pri sia propra respondeco, li plenumas siajn devojn sur la mondo, kiel duone racia estaĵo, kaj amasigas problemojn sur sia propra kapo.

Konsciiĝinte pri la bezono paciĝi kun si mem, li tuj malkovras la necesan krucon koncernantan lian propran polurado.

Enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj vivantaj sur la tero ligiĝas al samaj bezonoj, nome: progreso kaj elaĉeto.

En surteraj rondoj, kruco signifas korpan malsanon, socian ŝtupon, malfeliĉan parencon…

En spirita sfero, ĝi signifas honton pri intima malvirto nevenkita, elaĉeton de kulpo, ŝuldon nepagitan…

Ni tenu do la necesan kuraĝon sekvi la Sinjoron, laŭ nia deziro reviviĝi kaj venki.

Por tion realigi, ni ne forgesu, ke nepras forgesi nian enradikiĝintan egoismon kaj levi nian krucon.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti