Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

Ni liberigu

“Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.”
(Johano, 11:44)

Gravas observi, ke Jesuo ne nur forprenis Lazaron el ombra tombo.

Lin denove reveniginte en vivon, Jesuo aldiris, ke libereco estu redonita al li.

“Malligu lin, kaj lasu lin iri” – diras la Sinjoro.

Al la revivigita kunulo nepris esti malligita, por ke li gvidu sin laŭ siaj propraj spertoj.

Ankaŭ ni havas, en la interna mondo de nia propra animo, tiujn kunulojn falintajn en tombon de neado.

Tiuj, kiuj disŝiras niajn idealojn, nin puŝas en elreviĝon, mokas niajn esperojn, kaj forlasas nin, similas mortintojn ĉe la kripto de niaj agoniantaj rememoroj.

Ilin rememori ŝajne revivigas malnovajn ulcerojn.

Tamen, por ke ni liberiĝu de tiaj angoroj, nepre necesas, el niaj koroj, ilin forigi kaj, al suno de ekzistado, ilin rekonduki.

Ne sufiĉas por ni, tamen, tia liberiga sinteno. Nepras, de nia flanko, ilin helpi, por ke ili malligiĝu.

Nek ilin kondamni, nek ŝanĝi amaraj iliajn sentojn, sed ja ilin liberigi de ĉia kompenso kaj ilin alĝustigi al ili mem.

Tiuj de ni liberigitaj je ĉia kompenso rilate nin kaj lasitaj je la boneco de Dio, pli frue revenas en lumon de kompreno.

Se iu falis antaŭ vi, en tiaspecan morton propran al malbono, helpu lin releviĝi, por ke li dediĉu sin al bono; tamen, krom tio, ankaŭ nepras malligi lin de ĉia kompenso kaj lasi lin foriri.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti