Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

PLIBONIĜI ĈIAM

“Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda…”
Paŭlo (II Korintanoj, 13:7.)

Evidente, vi ne povas garantii feliĉon sur mondo troviĝanta sub konstantaj batoj de evoluaj bataloj gvidantaj ĝian iradon, tamen, al neniu, oni malpermesas kultivi la terpecon loĝatan de li, per prizorgado al amika arbo aŭ flegado al floro.

Certe, vi ne povas kuraci la tiel nomatajn sociajn problemojn, kiuj estas nedezirindaj, sed kompreneblaj ĉe kolektivo de tiaj neperfektaj homoj, kiaj ni ĉiuj ankoraŭ estas, sub reĝimo de korektado kaj perfektigo, tamen neniu estas senpova honeste agi kaj bonfari al sia proksimulo, laŭ morala forto de bona ekzemplo.

Sendube, vi ne povas helpi ĉiujn malsanulojn plorantajn, ĉe nia planedo, tamen, al neniu, oni prohibas mildigi suferon de iu amiko aŭ najbaro, kaj tial doni al li certecon, ke amo ne malaperis de sur la homaj vojoj.

Nekontesteble, vi ne povas solvi ĉiajn malfacilaĵojn ĉe la familio, en kiu vi naskiĝis, tamen al neniu mankas eblo helpi parencon malpli feliĉan aŭ kunlabori por la trankvileco, kiun oni devas teni hejme.

Ne rezignu kultivi bonon kun preteksto, ke vi nenion kapablas fari kontraŭ la regado de turmentoj disvastiĝantaj sur la planedo.

La Sinjoro neniam petis neeblaĵojn, nek postulis de eraremaj estaĵoj spektaklojn de deva grandanimeco.

Kvankam ekzistas multaj dezertoj, malgranda fonto fidoplene kuras por fekundigi la grundon, sur kiu ĝi fluas.

Neeble estas korekti ĉiajn erarojn kaj estingi ĉiajn afliktojn kuŝantajn sur la vojoj de nia vivo, sed ĉiuj ni, dum ni trairas la ĉiutagajn okazaĵojn, kapablas plibonigi la ekzistadon kaj ĝin dignigi en ni kaj ĉirkaŭ ni.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti