Kategorioj
Emmanuel Mesaĝoj

NI PACIGU

“Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.”
Jesuo (Mateo, 5:9)

Senfrukte estas etendi nervan kverelon.

Obĵetoj atendos vin en ĉiu angulo, ĉar paco estas fundamento de la Dia leĝo.

Observu la katastrofojn, kiuj pasas…

Sennombrajn fojojn, homo fariĝas lupo kontraŭ homo mem, kaj detruas sian propran mondon; tamen Dio silente determinas, ke herbo denove kovru grundon, ke, el herbo, naskiĝu floro, kaj, sur la korpo mem de tiu floro, kresku frukto.

Vulkanoj ruinigas vastajn regionojn, tamen Dio restarigas la disŝiritajn pejzaĝojn.

Submaraj fenomenoj forŝovas urbojn, tamen Dio montras al homo novan lokon, kaj ili reaperas pli belaj.

Tertremoj, tie kaj tie, kunportas longedaŭrajn suferojn, tamen Dio reĝustigas la Teran surfacon.

Strangaj malsanoj mortigas tutajn popolojn, tamen Dio inspiras la menson de sindonaj sciencistoj, kaj malaperigas la epidemiojn.

Tempestoj, de tempo al tempo, skuas larĝajn terpecojn, tamen Dio, laŭ la fortoj de Naturo, ĉion reekvilibrigas.

Ne lasu vin sub influo de pesimismo, en ia ajn cirkonstanco.

Ĉio, nun, ŝajne montras, antaŭ viaj okuloj, aflikton kaj malordon; tamen harmoniigu la vivon ĉirkaŭ vi, kiom eble vi povas, ĉar paco alvenos per la manoj de Dio.

El la libro “Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti