“…Amo ne envias …”
Paŭlo (I Korintanoj, 13:4.)
Multaj asertas sian disponon helpi nome de karitato; tamen, por ke ili helpu, ili postulas rimedojn apartenantajn al aliaj.
Ili volas subteni mizerulojn…
Tamen, por ke ili subtenu, ili bezonas la saman salajron, kiel tiu de la kolego iniciatinta iun entreprenon.
Ili esprimas sian inklinon protekti neŝirmitajn infanojn…
Tamen ili asertas, ke ili nur komencos tiun agadon, kiam ili akiros domon similan al tiu de ilia amiko pli prospera, ol ili.
Ili esprimas sian deziron kunlabori por starigo de fido, ami kaj klarigi suferantojn…
Tamen Ili intermetas kondiĉon, ke ili ĝuu aŭtoritaton similan al tiu de la kunuloj, kiuj, antaŭ ol ili, administras tiun aŭ alian institucion.
Ili intencas partopreni en la kadroj de tiuj, kiuj skribas por diskonigo de la spirita lumo…
Tamen ili agados nur, kiam ili akiros la saman kompetentecon, kian de tiuj jam dediĉintaj larĝan parton de sia vivo al prilaborado de la skriba lingvo.
Se vi aspiras servi al bono, ne detenu vin en senfara intenco, kiel iu postulanta, ke la rimedoj de aliaj iru en viajn manojn.
Karitato ne envias.
Koncerne la komunan taskon, ni faru nian parton.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
