“Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj…”
Jesuo (Luko, 15:29.)
En la parabolo de la malŝparema filo, ni trovas ne nur fraton revenintan sperta kaj pentinta al hejma kunvivado.
En ĝi, ankaŭ rolas justa frato, sed egoisma, remaĉanta kritikon kaj plendon.
Li observas sian patron, kiu brakumas, kun ĝojo, sian pentintan fraton; li, tamen, kritikas kaj alfrontas. Li tenas sin kiel iu bedaŭranta plenumitan devon, kaj agas kiel homo malestimanta sian propran noblecon.
Li estas fidela al la servoj proponitaj de lia patro, tamen kritikas liajn agojn. Li laboras kun sia patro, tamen aspiras lin kateni al siaj propraj kapricoj.
Li zorgas pri liaj interesoj, sed deziras liajn panon kaj monon.
Li tenas sin fidela, sed aspiras elstarecon kaj heredon.
Se la patra koro elmontras grandanimecon, li eksplodas pro ĵaluzo kaj plendo. Se lia patro pardonas kaj helpas, li intermetas la meriton, pri kiu li taksas sin posedanto, kaj per tio provas limigi lian bonecon.
Li vagas inter krueleco kaj afableco, ombro kaj lumo.
Li estas justa kaj maljusta, tenera kaj agresa, kunulo kaj kritikanto.
Li deziras sian patron nur por si mem; la bienon kaj rajton, ekvilibron kaj trankvilecon li volas ekskluzive por si.
Survoje al fido, sammaniere analizu vian sintenon.
Se vi sentas vin ligita al Supera Sfero pro viaj agoj kaj celoj, paroloj kaj pensoj, ne kateniĝu al vanteco esti bona. En ia ajn cirkonstanco, ne forgesu, ke Dio estas ĉies patro, kaj, se Dio helpis vin esti kun Li, tio okazis, ĉar Li petas, ke vi, kune kun Li, helpu aliajn homojn.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
