Ĉiufoje, kiam niaj lipoj cedas al puŝoj de murmuro, preskaŭ ĉiam, ni simple juĝas la vivon, kiu estas propra al ni.
Observu do vin mem, kaj lasu vin gardi de via konscienco koncerne viajn vortojn.
Se vi vidis homon pekanta kontraŭ alia, ne troigu lian kulpon; rememoru, kiom da fojoj vi tiel same pekis kontraŭ via proksimulo. Kaj, same kiel vi dankis tiujn pardonintajn al vi viajn malbonajn kondutojn, fidante vian pliboniĝon laŭ la senĉesa fluo de la tempo, tiel same, per via frata optimismo, helpu vian kunulon falintan en eraron, por ke li leviĝu kaj vin benu.
Se iu kunulo vin ofendis, ne inklinu vin al nekonvenaj reagoj; meditu pri la okazoj, en kiuj vi tiel same vundis vian similulon. Kaj, kiel vi pleniĝis de ĝojo antaŭ ĉiuj pardonintaj al vi la batojn, fidante vian saĝecon rekonsideri vian propran sintenon, tiel same helpu, per forgeso de ĉia malbono, la amikon fariĝintan instrumenton de via doloro, por ke li restariĝu kaj benu vin pri via spirita grandanimeco.
En ĉiu konversacio, en kiu ni estas invititaj ekzameni la konduton de iu kunulo submetita al aliula kritiko, ni esploru nian konsciencon, kaj konkludu, ĉu ni ne erarus tiel same, aŭ pli grave ol li, se ni estus sub la samaj cirkonstancoj. Kaj, en ĉia situacio, ni ne forgesu, ke, se ni kritikas, ni, en la sama momento, admonas nin mem vivi en pli alta nivelo kaj pli bone fari.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
