“Konsentu rapide kun via kontraŭulo…”
Jesuo (Johano, 5:25.)
Antaŭ malamikoj, gardu vian propran serenecon.
Paciĝi kun kontraŭulo, laŭ la instruoj de Kristo, signifas rekoni, antaŭ ĉio, lian rajton al opinio.
Postuli estimon aŭ komprenemon de aliaj kaj pli ol necese zorgi pri kritikaj rimarkoj estiĝantaj ĉirkaŭ ni signifas perdi valoran tempon, ĉar, koncernas nin la devo garantii al ni mem trankvilecon en nia propra konscienco.
Harmonii kun ĉiuj nin persekutantaj kaj kalumniantaj estas do rekoni iliajn noblajn kvalitojn kaj sincere deziri, ke ili triumfu en la taskoj, pri kies plenumado ili kritikas nin, kaj, ke ni lernu profiti de iliaj avertoj kaj kritikoj rilate al tio, pri kio tiaj admonoj montriĝas utilaj kaj fruktodonaj; kaj, pri tio, kio koncernas nin, ni aktive iru antaŭen sur la vojo, sur kiu la vivo lokis nin.
Tial ni rezignu la pretendon vivi sen kontraŭuloj, kiuj, verdire, ĉiam rolas kiel kontrolantoj kaj ekzamenantoj de niaj agoj; tamen, ni daŭrigu nian servadon, kaj profitu ilian kunlaboron surbaze de paco en ni mem.
Eĉ Kristo mem ne sukcesis eviti tiajn ĝenojn.
Neniam iu sukcesis ŝteli pacon de la Majstro; Li, kiu kuraĝigis nin ami malamikojn, naskiĝis, kreskis, batalis, servis kaj foriris de la Tero, kun ili kaj apud ili.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
