La Ondo de Esperanto, 2023, N-ro 2 (316), p.25

Spiritistoj survoje al internacia asocio
Esperanto-spiritistoj en Brazilo fake kunvenas, renkontiĝas aŭ kongresas jam dum jardekoj, sed la unuan fojon en laŭnome tutlanda evento nur en 2006, antaŭ la fondo de Brazila Asocio de Esperanto-Spiritistoj (BAES) mem, kiu ekde 2008 respondecas pri la Brazila Renkontiĝo de Esperanto-Spiritistoj (BRES).
Post du jaroj da virtualaj eventoj, BRES denove okazis fizike la 22an kaj 23an de aprilo. Ĉi-foje en la urbo Uberlândia, kiu cetere gastigis la duan renkontiĝon en 2007. Partoprenis esperantistoj el ses brazilaj ŝtatoj. Dum BRES okazis Esperanto-kurso por komencantoj, al kiu aliĝis 32 personoj, partoprenis 20. Gvidis la kurson Cícero Gabriel, sperta esperantisto, redaktoro de Brazila Esperantisto. Néia Lúcia, respondeca persono ĉe Biblioteko Carlos Domingues, la biblioteko de la Brazila Esperanto-Ligo, aranĝis sukcesan brokantan libroservon kun multe da valoraj presaĵoj. Ĉio disvendiĝis, kaj la sumo trafos en la bibliotekan kason.
La programo inkluzivis ekspozicion de historiaj eroj el la Esperanto-spiritisma movado, ekskurson al la iama loĝdomo de la fama mediumo Chico Xavier en la najbara urbo Uberaba, fruktodonan diskuton kadre de la librokampanjo Abel Gomes. La partoprenantoj kunlaboris je la pretigo de librokompletoj, kiujn BAES donacas al unuopuloj kaj al bibliotekoj de spiritistaj societoj. La Kampanjo, fondita en 2021, celas provizi precipe la bibliotekojn de spiritistaj societoj per spiritisma literaturo en Esperanto kaj per lernolibroj de la Internacia Lingvo.
En 2024 BRES okazos ne fizike, sed virtuale, en aprilo. La fizikaj eventoj okazos ĉiun duan jaron. En 2024 plej verŝajne BAES estos ne plu brazila, sed transnacia organizaĵo. Ĝi fariĝos simple Spiritisma Esperanto-Asocio, laŭ la propono de la nuna estraro kaj la ĝis nun unuanima konsento de la membraro.
Leandro Abrahão
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
