Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin”
Paŭlo (Hebreoj, 13:5.)
Spiritoj enkarniĝas kaj elkarniĝas sur la Tero por perfektiĝi, survoje al la Superaj Sferoj en la Universo.
Ne enkarcerigu vin do ĉe la turmentoj de superfluo, kiun avareco amasigas kiel nemalhaveblan rimedon por la vivo, ĉar elpensas fantaziajn bezonojn, en bedaŭrinda blindeco.
Pomkultivisto manĝos, el la fruktoj de sia horto, nur la kvanton proporcian al la amplekso de sia stomako.
Grocisto de kotono vestos sin per ĉemizo nur po unu je ĉiu fojo.
Kaj pomkultivisto kaj negocisto, tamen, estos benataj en la Ĉielo, se ili liberigos la rimedojn administratajn de ili, favore al laboro, kiu dignigas, al edukado, kiu plialtigas, al karitato, kiu restarigas, al frateco, kiu sublimigas.
Ni plenumu la devojn proponitajn al ni de la cirkonstancoj, kaj tenu, en nia spirito, idealojn de pliboniĝo, sed ni lernu kontentiĝi kun tio, kion ni havas sen ambicii, kion ni ne posedas koncerne pasemajn akiraĵojn, por ke ni konkeru la virtojn mankantaj al ni sen aldonaj problemoj.
Ne estis ankoraŭ vidata, sur la Tero, homo havanta trezoron, kies fruktoj bonefikas al neniu, liberiĝi de la leĝoj koncernantaj suferon kaj malsanon, maljunecon kaj morton.
Ni respektu la Diajn principojn de bono por ĉiuj.
Ni fidu, sed laboru.
Ni iru antaŭen, sed servu.
“Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin” – diris al ni la Sinjoro.
Jes, la Sinjoro neniam forlasos nin, nek ĉesos nin helpi, sed, se ni ne volas dolorajn spertojn, Li esperas, kompreneble, ke ni ne lasu nin logi de iluzio, nek malestimu Lian ĉeeston.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
