Kategorioj
Sen kategorio

SUB LUMO DE VERO

“Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”
Paŭlo (Efesanoj, 5:8.)

Kuriozaj statistikoj montras la proksimuman tempon utiligatan de homo dum taga viglado kaj nokta dormado,  dum laborado kaj distraj periodoj.

De tempo al tempo, tamen, gravas, por ĉiuj ni, persona bilanco koncerne uzitajn horojn malŝparitajn de ni en malhelpa lamentado.

Evidente, preskaŭ ĉiuj ni trairas obskurajn labirintojn antaŭ ol atingi taŭgan vojon spiritan.

En pluraj cirkonstancoj, eraroj kaj miskomprenoj ŝanĝis nian menson loĝejo de rimorsoj kaj malfruaj pentoj.

Tio, tamen, ne pravigas senutilan ploradon.

Prudenta ŝoforo ne lasas sian aŭton blokanta straton pro tio, ke ĝia bremso misfunkcias aŭ motoro paneas. Tia neglekto atestus kontraŭ li, kaj eĉ pligravigus la cirkonstancojn, ĉar la trafikŝtopiĝo estiĝunta trudus danĝeran obstaklon al la trafiko.

Verŝajne, ni estis en malluma stato ĝis hieraŭ…

Probable, timigaj defaloj signis niajn travivitajn spertojn…

Troviĝis ni, tamen, en situacio de vojaĝanto, kiu vagadis vualita de ombroj, kaj stumblis, tie kaj tie, sen la necesa kapablo distingi. Sed, Hodiaŭ, kiam, ĉirkaŭ ni, ĉio fariĝas klara, ni ne dramigu niajn elreviĝojn, nek kroĉiĝu al misoj per plendoj kaj kritikoj al ni mem, kio komplikas kaj malhelpas anstataŭ simpligi kaj efektive helpi.

Prudente asertas Paŭlo: “Ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.”

Malmultaj rajtas diri, ke ili ne konscias la tentojn kaj riskojn de nebulego, sed ĉiuj ni, hodiaŭ, ŝanĝiĝintaj  sub la lumoj de vero, povas vojiri antaŭen, reviviĝintaj laŭ la elkrepuskiĝo de supera sciado, por luma servado.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti