“Pri nenio trozorgu…”
Paŭlo (Filipanoj, 4:6.)
Preskaŭ ĉie sur nia planedo, ni vidas homojn afliktitajn sen ia motivo aŭ elĉerpitajn pro nenio ŝajne pravigebla.
Ili frekventas kuracistajn konsultejojn, iras al religiaj temploj por petegi miraklojn, izolas sin, kaj fariĝas senutilaj, ploras teditaj. Ili asertas, ke ili ne konscias pri la kaŭzo de la problemoj ilin superŝutantaj; Ili plendas senfundamente kontraŭ la medio, en kiu ili vivas…
Tio kutime okazas, ĉar anstataŭ loki la menson sur la natura vojo de evoluo, ili lasas ĝin fali malsupren, trans la bordojn de la krutaĵoj marĝene troviĝantaj.
Ĉiuj ni scias, ke la Tero gastigas amason de homoj tiom multe ŝuldantaj, kiom ni mem… La ordinaraj amaskomunikiloj havas kolumnojn en rubrikoj dediĉitaj al tragedioj; certaj publikaĵoj kultivas malbonan kutimon stimuli deliktojn; konfliktoj eksplodas instigantaj ribelojn de tiu aŭ alia socia tavolo; profetoj de pesimismo dissemas ombrajn antaŭvidojn…
Tio okazas; tion oni ne povas eviti.
Urĝas, tamen, doni al tiuj okazoj kontraŭantaj al harmonio de la vivo, nenian atenton, ol la absolute necesan. Sufiĉas troe fiksi nian mensan energion sur skandalo aŭ krimo, por ke ni eniru en rilatojn kun la detruaj elementoj ilin kaŭzantaj. Se ni dediĉos al revigliga ripozo aŭ al atento pri malbono kroman tempon, ol la necesan, ni estos kondukitaj en pigron aŭ koleron, kiuj elĉerpas niajn fortojn.
Se ni nutros nin per putra manĝaĵo, ni fariĝos malsanaj; se ni amasigos en la cerbo nesolvitajn problemojn, senprokraste ni inklinos al neharmonia stato mensa.
Por ŝirmi nin kontraŭ similaj malordoj, jene kuraĝigis nin la apostolo Paŭlo : “Pri nenio trozorgu”; kaj per tiuj vortoj li montras, ke koncernas nin, homojn elektintajn Jesuon Majstro, la devo paŝi sur la mondo, ankoraŭ maltrankvila kaj plena je suferoj, sen vana elspezo de tempo kaj vivo koncerne superfluajn demandojn, tiamaniere, ke ni daŭrigu, firmaj, sur tiu vojo de komprenemo kaj servo, kiun montris al ni la Sinjoro.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
