“…plenumiĝu ne mia volo, sed Via.”
Jesuo (Luko, 22:42.)
Ne malofte ni ŝanĝas la petojn formulitajn de ni cele al plenumo de niaj planoj.
Pluraj celoj stariĝintaj en nia animo kiel ardaj deziroj de nia sento, post kiam ili fariĝas plenumitaj, ŝanĝiĝas en trivialan aferon rapide anstataŭitan de novaj celoj.
Petoj de ni adresitaj al la Supera Vivo, en pluraj okazoj, kiam alvenas respondo, tiu respondo trovas nin jam ŝanĝiĝintaj kaj farintaj novajn petojn. Tio grava por ni en la hieraŭo, kutime malaltiĝas ĉe la limo de trivialaĵo, kaj tio, kion ni malatentis en la pasinteco, ne malmultajn fojojn, ŝanĝiĝas en esencan kondiĉon.
Nepras do prudente peti, kion ni deziras de la vivo.
Superaj fortoj zorgas pri ni koncerne niajn bezonojn, kaj disponigas al ni tion, kio estas efektive profitodona.
En multaj cirkonstancoj, okazaĵoj, kiuj ŝajnas malbonaĵoj, estas ja bonaĵoj, kiujn ni apenaŭ komprenas unuavide; kaj sufiĉas analizi la okazaĵojn de la vivo por kompreni, ke multaj el tiuj, kiuj ŝajnis bonaĵoj, rezultigis malbonaĵojn disŝirantajn al ni la konsciencon kaj vipantajn al ni la koron.
Ĉiuj ni havas admirindajn amikojn, kiuj emociiĝas antaŭ niaj humilaj petoj, kaj uzas influon kaj ĉiaspecan rimedon por helpi nin nome de amo kaj plurfoje kun malhelpo al ili mem, ĉar, ne malofte, ni ne estas preparitaj ricevi, kion ni deziras rilate komforton kaj favoron.
Ni lernu do labori, dum ni atendas la determinojn de la Dia Justeco pri niaj impetoj.
Grave estas rememori, ke Jesuo mem, pro fideleco al Dio, submetiĝis kaj diris: “Patro, plenumiĝu ne mia volo, sed Via.”
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
