Plurfoje, ni erare asertas, ke la eminentaj nomoj de Kristanismo estis privilegiitaj de la Diaj Leĝoj, sed sufiĉas simpla meditado pri la karakteroj de la Evangelio, por ke ni konsciu pri la malpraveco de tia koncepto.
Simon Petro parolas pri fido “egale valora”, kaj maloftaj figuroj fariĝintaj eminentaj ĉe la historio de Kristo kapablas konkuri kun li rilate personan renoviĝon.
Li estis fiŝkaptisto kun simpla vivstilo, homo preskaŭ malklera, ligita al familiaj devoj, loĝanto ĉe malriĉega vilaĝeto, sekvanto de la Evangelio kaj submetita al tentoj kaj hezitoj, kiuj, kelkajn fojojn, faligis lin; li, tamen, leviĝis al pozicio de apostolo de la plej alta kaŭzo por la homaro, pliigis siajn sciojn, akiris gravecon kiel kondukanto kaj frato de lia komunumo, gvidis la kristanan idealon ĉe la metropoloj de lia epoko kaj, ĉiufoje kiam li rekonis sin en eraro, li klopodis korekti sin kaj iri antaŭen, en konstanta plenumado de la devoj koncernantaj lin.
Fakte, estas nenia pravo rajtiganta nin foriĝi de la laboroj celantaj instruadon de ni mem antaŭ la Kristo, sub la preteksto, ke ni ne rikoltis, favore al nia spirita venko, esencajn rimedojn por solvi demandojn ligitajn al polurado de nia personeco.
Petro, laŭ la aŭtoritato donita de lia propra konduto, asertas al ni, ke, antaŭ la Dia providenco, ĉiuj ni ricevis samajn valorojn por realigi bonfarojn de sama fido.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
