Estimataj geamikoj, ni hezitis, kiel nomi ĉi tiun videomaterialon, ĉu “gvidata preĝo”, “gvidata meditado” aŭ simple “meditado”. Finfine ĝi publikiĝas kiel “kunpreĝado”. Iel ajn, ni esperas, ke en malfacilaj momentoj ĝi estu al vi amika helpo. Se vi bezonas interparoli, bonvolu leteri al kontakto@baes.org.br Ni plej volonte reagos.
———-
Jen la teksto el kiu konsistas la parolado:
Ni preparu nin por momento de kunpreĝado kaj energiumado de akvo.
Pretigu ujon da pura, energiumota akvo.
Frato, kie ajn vi troviĝas, kiuj ajn estas la malfacilaĵoj, kiujn vi alfrontas, Jesuo ĉiam pretas helpi nin. Sidu en komforta maniero, tiel ke koncentriĝo kaj akceptemo estu pli facilaj al vi.
Spiru malrapide kaj trankvile.
Enspiru. Elspiru. Enspiru. Elspiru.
Plenigu viajn pulmojn per aero kaj eligu ĝin malrapide; lasu, ke energioj de trankvileco kaj paco penetru viajn pulmojn kaj cirkulu tra la tuta korpo.
Via animo, en harmonio kun la korpo, sentas sin trankvila kaj paca.
Ni bildigu al ni scenon laŭ la bibliaj rakontoj. Estas hela tago, oraj sunradioj prilumas la gajan pejzaĝon de Kapernaumo. Blanka domaro, multkoloraj grimpherboj kaj saltetantaj birdoj plenigas la pejzaĝon per optimismo. Informo pri resanigoj allogis amason da bezonantoj. Subite, Jesuo aperas, svelta kaj bela; Lia tuniko longiĝas ĝis la piedoj. Je la horo de sunsubiro tiuj, kiuj havis siajn malsanulojn, trafitajn de plej diversaj malsanoj, alportis ilin. Jesuo surmetis siajn manojn sur ilin kaj ilin resanigis. Tiel raportas la evangeliisto Luko.
Jesuo alproksimiĝas al vi. Li surmetas siajn amikajn manojn sur vian kapon. Perceptu, ke el Liaj malavaraj manoj fluas kaskado el klara, pura akvo, kiu vin banas. Ĝi verŝiĝas sur vian kapon, fluas laŭ viaj ŝultroj, banas vian tutan korpon kaj alportas al vi pacon, serenecon, ekvilibron. Ĝi purigas ĉiajn malpuraĵojn kaj vin pacigas. Sentu, ke tiu akvo vin balzamas kaj purigas.
Enspiru. Elspiru.
Nun pensu pri Jesuo kiel pri suno, antaŭ vi. Lia lumo, Lia varmo vin envolvas.
Sentu la resanigan energion, kiu emanas el la Kristo, al vi.
Li aŭskultas viajn preĝojn, fidu Lin! Lia senfina amo vin akompanas kaj protektas, kaj donas ĉion, kion vi bezonas.
Fidu! Ensorbu la resanigan energion de Jesuo, Lia lumo vin ĉirkaŭas. Sentu, ke tiu energio trairas vian tutan korpon. Sentu, ke vi vigliĝas kaj paciĝas.
Jesuo, Dia Amiko, transformu ĉi tiun akvon en kuracilon kontraŭ niaj korpaj kaj spiritaj malsanoj.
Gardu nin, Jesuo, en vian pacon, transsendu vibrojn de amo favore al nia hejmo, Sinjoro!
Ĉi tie regu paco, sano, trankvilo.
Ni dankas vin, Jesuo.
Restu kun ni, hodiaŭ kaj ĉiam.
Tiel estu!
Trinku la energiumitan akvon.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
