“sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola..”
Paŭlo (Filemon, 1:14.)
Fieras la homo pri siaj havoj, kaj kutime asertas, kelkfoje, tute prave, ke li amasigas ilin koste de grandegaj penoj… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu efektive pruntedonas al li rimedojn, por ke li konkeru tiujn havaĵojn, ĉar esperas de li prudentan administradon.
Vantiĝas la homo pro sia intelekta kulturo, kaj ofte diras, en kelkaj cirkonstancoj, tute juste, ke li ŝuldas la trezorojn de scio danke al penoj de li farataj dum longaj studhoroj… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu konfidas al li la valorojn de inteligenteco, por ke li prilumu ilin cele al konstruado de komuna feliĉo por ĉiuj.
Aroganta fariĝas la homo pro la potenco, kiun li havas, kaj asertas kelkfoje, ne sen kialo, ke li sukcese konkeris tian potencon je kosto de laboro kaj sufero… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu disponigas al li la rimedojn, por ke li konkeru aŭtoritaton, ĉar esperas, ke li digne plenumu sian devon.
Pavas la homo rilate la sanon ĝuatan de li, kaj diras, kelkfoje, kun respektinda bazo, ke li tenas korpan viglecon koste de rigora disciplino… Estas, tamen, la Sinjoro, kiu donas al li esencajn elementojn por subteno de lia propra ekvilibro, por ke li uzu sian korpon favore al pligrandigo de ĝenerala bono.
Ĝoju do, se vi havas eblon helpi, instrui, determini kaj agadi; tamen, laŭ la instruo de la Apostolo, ne forgesu, ke la boneco de nia Sinjoro troviĝas kiel fundamento en ĉio, kion vi havas kaj retenas, por ke vi dediĉu vian vivon al servado favore al proksimulo, kaj kunhelpu por starigo de pli bona mondo, ne kiel iu devigata tion fari, sed, kiel iu aganta libervole.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
