“Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar mi estas multaj.”
(Marko, 5:9.)
Ĉar ni havas nian konsciencon ŝuldan pro kulpoj kaj eraroj akiritaj en pluraj reenkarniĝoj, prudente estas primediti la respondon de tiu maltrankvila kaj malfeliĉa spirito al demando de la Sinjoro.
“Mia nomo estas legio, – li diris, – ĉar mi estas multaj.”
Sen ia ombro da dubo, ankoraŭ hodiaŭ, kiam ni jam alproksimiĝas al la Sinjoro, ni rekonas nin ne nur inklinaj al diversaj grupoj tiom ŝuldaj, kiom ni mem, sed ankaŭ en bedaŭrinda disiĝo intima, kvazaŭ ni enhavus faskon de personecoj kontraŭaj inter si.
Je kontakto kun la instruoj de Jesuo, ni, ordinare, konstatas nin tiaj, kiaj ni ankoraŭ restas, ŝanĝiĝemaj kaj kontraŭefikaj… Ni kredas al forto de vero, sed alfrontas gravajn barojn forlasi mensogon; ni instruas bonfaradon, sed restas ligitaj al profunda egoismo; ni reliefigas la meritojn de sinofero favora al aliula feliĉo, sed restas alkroĉitaj al personaj favoroj; ni uzas afablecon, se temas pri avertoj al aliaj, sed elmontras subitan koleron, se iu kaŭzas al ni eĉ minimuman perdon; ni predikas la bezonon havi spiriton de servado, sed destinas al proksimulo malagrablajn taskojn; ni fervoras favore al paco en la najbaraj hejmoj, sed neglektas garantii trankvilecon en nia propra hejmo; ni deziras, ke nia proksimulo ignoru batojn de malbono disŝiranta lian ekzistadon, sed estas pretaj plendi kontraŭ simpla piko supraĵe nin vundinta; ni stimulas obeon al Dia Volo, sed manifestas sensencajn postulojn, se la afero tuŝas nin eĉ pri plej malgranda kaprico.
Jes, kutime, antaŭ Jesuo, ni individue estas tiu legio de eraroj jam faritaj de ni en fora pasinteco, kaj ankoraŭ nun kultivataj; eraroj alproprigitaj de ni kaj aprobitaj por ĝue alkonformiĝi al la cirkonstancoj, kiuj favoras nin.
Ni klopodu do trovi la lumon de Evangelio, sed ne neglektu la certecon, ke estos tre necese kuraĝigi nin ne plu esti la plurmiena personeco, pri kiu ni insistas esti, por ke ni estu tiu individueco ŝanĝiĝanta al Kristo, kiu ni devas esti.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
