“Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.”
Jesuo (Luko, 9:23.)
La averto de la Sinjoro ne estas falsebla per sofismo.
“Sekvu min” – diras la Majstro.
Multaj homoj, tamen, bedaŭras fiaskojn kaj elreviĝojn, se la temo estas fido, ĉe la skoloj de kristanismo, pro tio ke ili malobeas Lian konsilon.
Ili serĉas Jesuon per idolkultoj ĉirkaŭ Liaj homaj reprezentantoj, sed la perantoj de la Evangelio, same kiel ĉiuj homoj, ne kapablas anstataŭi la Kriston ĉe la sidejo de la animoj.
Jen katolika pastro bonkora kaj sincera, tamen nekapabla proponi perfektan sanktecon.
Jen protestanta pastro atenta kaj nobla, tamen nekapabla elmontri ĉiajn virtojn.
Jen spiritisma mediumo sindona kaj diligenta, tamen malproksima de sia propra puriĝado.
Tie kaj tie ekestas predikantoj kaj komentariistoj, kamaradoj kaj parencoj, kiuj estimas studadon kaj estas bonegaj amikoj. Ili, tamen, estas ankoraŭ tre distancaj de la unuiĝo al la Eterna Bonfaranto.
Kaj, preskaŭ ĉiam, la homoj ilin sekvantaj, sub la supozo sekvi la Kriston, antaŭ malgrandaj eraroj, en kiujn ili ĵetas sin, pro malvigleco aŭ sensperto, haste foriras de la spiritaj servoj, je preteksto de seniluziiĝo kaj amareco.
La invito de la Sinjoro lasas nenian dubon.
Jesuo scias, ke ĉiuj ni, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj spiritoj aspirantaj unuecon al Li, portas cikatrojn kaj afliktojn, ŝuldojn kaj karakterajn difektojn, plejofte, asprajn.
Li do rekomendas: – “Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.”
Se vi do volas trovi la Sinjoron por starigi vian feliĉon, rezignu sentime la bagatelaĵojn sur la vojo, eltenu kuraĝe la sekvojn de viaj agoj faritaj pasintece kaj nuntempe, kaj akceptu Jesuon kiel Dian Modelon.
Ne forgesu, ke estas tre granda diferenco inter sekvi la Kriston kaj sekvi kristanojn.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
