Kategorioj
Sen kategorio

INDULGEMO

“kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.”
Paŭlo (Efesanoj, 4:32.)

Ni meditu pri la Dia toleremo, por ke ni ne falu en la abismojn de perforto.

Sufiĉas, ke ni pripensu la senĉesan pardonon de la Ĉielo al niaj malfortecoj kaj kruelecoj antaŭ la Kristo, por ke ni komprenu la justan neceson senlace kompati unu la alian.

Malsupreniris Jesuo el la Suna Komunumo por dispeli niajn ombrojn. Ni neis al Li lokon ĉe ni. La Suverena Sinjoro, tamen, ne senigas nin je sia majesta ĉeesto.

Kuracinte la malsanojn de niaj korpo kaj animo, la Dia Bonfaranto ekzemplis senkondiĉan amon, kaj instruis al ni bonecon kaj abnegacion kiel normojn por akiri justan feliĉon; ni, tamen, reciprokis per sarkasma kraĉado kaj kruco de morto. La Senfina Saĝeco, malgraŭ nia nepravigebla reago, ne rifuzis al ni la heredon de Lia Evangelio, por renovigo de la homo.

Nome de la Sublima Majstro, modelo de amo kaj paco, ni estigis malamajn militojn, kaj bruligis ŝtiparojn de persekuto kaj ekstermado; la Ĉiela Patro, tamen, ne senigis nin je la eblo iri antaŭen tra tempo kaj spaco, en senĉesa serĉado favore al nia propra perfektiĝado.

Primeditu la grandanimecon de Dio, kaj ne amasigu desapontiĝojn kaj ofendojn, por ke la bono vin trovu kiel sekuran kaj puran kanalon.

Teni en si rankoron kaj venĝeman senton, konsterniĝon kaj malamon, ekvivalentas ŝanĝi la koron en amaran pokalon da galo.

Laŭ la averto de la apostolo Paŭlo, ni konstante uzu indulgemon unuj al aliaj, por ke ni vivu kiel instruis Jesuo, kiu vekis nin al vivo, alportis senfinan kompaton kaj senĉesan helpon el la Ĉiela Providenco.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.

Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti