“Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.”
Jesuo (Mateo, 5:16.)
“Lumu via lumo” diris la Majstro, kaj ni ne malofte kredas, ke nia sola devo estas atingi mensajn altecojn.
Kaj ni, maltrankvilaj, revas pri cerba regado.
Kristo, tamen, estis klara kaj simpla rilate tiun instruon:
“Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo”.
Ne nur per intelekto kaj kulturo.
Ne nur per ĝusta frazo.
Ne nur per elokventa parolo.
Ne nur per efika interpretado de la Diaj Leĝoj.
Ne nur per lipa preĝo polurita kaj kortuŝa.
Ne nur per brilaj vortoj kaj votoj.
Nediskuteble estas, ke ni ne devas neglekti la kultivadon de inteligenteco, des pli ke lernejo, en ĉiaj vivosferoj, estas sublima institucio, per kiu ni devas honori la Sinjoron. Jesuo, tamen, per tiu aserto, invitas nin, ĉie ajn ni estas, al konstanta praktikado de bonaj faroj, ĉar nur koro havas potencon kortuŝi, kaj nur per perfektigado de niaj sentoj, ni sukcesos nutri la spiritan flamon en ni mem laŭ la Dia alvoko.
Per amo ni stimulos amon…
Per humileco ni estigos humilecon…
Per paco en ni, ni helpos naski pacon en aliaj homoj…
Per nia pacienco, stariĝos pacienco ĉe niaj kamaradoj.
Per karitato ĉe niaj paŝoj, ni semos karitaton ĉe la paŝoj de nia proksimulo.
Per nia fido ni garantios fidon ĉirkaŭ ni mem.
Ni klopodu do, por nia propra pliboniĝo, ĉar, nur kiam oni vidos la lumon de bonaj faroj en ni, la homoj sukcesos laŭiri la vojon de bonaj faroj, kaj gloros la bonecon kaj saĝecon de Dio.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
