Kategorioj
Sen kategorio

ANKAŬ NI KUNLABORU

 “Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili manĝi…”
(Marko, 6:37)

Ne malofte, ni petas de la bonfarantoj el la Spirita Mondo certajn favorojn, kiuj estas, super ĉio, favoraj okazoj labori, proponataj de la Sinjoro, ĉiam sindona kaj zorgema.

Ni formulas petojn, kaj priskribas diversajn situaciojn rilatajn al la agadkampo de karitato:

Malsanulon ĉe certa strato.

Necesbezonan parencon.

Spiritan obsediton, kiu ne malproksime suferas.

Najbaran hejmon en konflikto.

Kunulon, katenitan sur sia lito pro malsano.

Amikon sub angoraj provoj.

Laboristoj de la Spirita Mondo energie helpas, sindediĉaj kaj diligentaj; ni konsentu, tamen, ke, kiam ni petegas ies helpon, ni ne rajtas forgesi la kunlaboron, kiun ni devas mem proponi.

Estas nepre necese disponigi la eblojn de nia frata kunlaborado, la rimedojn de nia monujo, eĉ se ili estas malgrandaj, nian personan kunlaboron, nian ŝviton kaj horojn favore al tiuj, kiujn la Dia Saĝeco lokis antaŭ ni, sur nia vojo, por ke ni atestu mem nian fidon.

Antaŭ la malsatega homamaso, aŭdinte la asertojn de la disĉiploj, kiuj petis de Li atenton rilate la necesbezonojn de la popolo, diris la Sinjoro:

– “Vi donu al ili manĝi…”.

Kaj la disĉiploj kolektis malgrandan kvanton da nutraĵoj, antaŭ ol la Majstro ŝanĝis ĝin en panon por miloj da homoj.

Konsiderinde valora leciono.

Ne sufiĉas petegi intervenon de la Ĉielo favore al aliaj per poluritaj frazoj, por ke ni plenumu nian kristanan devon. Antaŭ ĉio, necese estas, ke ni, kiom eble, proponu nian kunlaboron, por ke la bono stariĝu, kaj ni fariĝu harmoniaj kun la potencoj de la Eterna Bono.

El la libro
“Palavras de vida eterna”,

mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.


Discover more from SEA

Subscribe to get the latest posts sent to your email.

SEA's avatar

De SEA

Spiritisma Esperanto-Asocio

Komenti