“Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo?”
Jesuo (Mateo, 6:25.)
Konsiliĝu kun prudento, por ke via paŝo ne cedu sub frenezaj deliroj.
Miloj da homoj travivas la korpan pilgrimadon, kaj dum la vojirado ili amasigas eksterajn havaĵojn sub deziroj de iluzia elstareco.
Ili mastras vastajn terojn, kiujn ili ne prilaboras.
Ili amasigas oron, kies profito favoras neniun.
Ili konservas ĉe si grandan kvanton da vestaĵoj, kiuj havas nenian utilon.
Ili retenas grandajn kestojn da pano, kiujn voras la vermoj.
Ili konkuras pri interezoj kaj avantaĝoj, kiujn ili ne bezonas.
Kaj, fine, ili paraliziĝas pro timo aŭ tedo, maligna kaprico aŭ iluziaj malsanoj,
ĝis la momento, kiam la morto postulas la redonon de ilia propra korpo.
Ne forgesu do, ke via stato estas de prunteprenanto de surteraj rimedoj, kaj lernu konservi en via intima mondo la valorojn de la Vera Vivo.
Uzu la pereemajn havaĵojn por sterni sur la mondo la eternan bonon.
Profitu de malfacilaĵoj, tiel ke vi gravuru en via sino la riĉaĵojn de sperto.
Ne retenu eksterajn rimedojn, kies bezonon vi ne havas.
Neglektu nenian lecionon.
Komencu la ĉiutagan laboradon kun la raviteco de iu rigardanta belon la unuan fojon, kaj danku la noktan pacon, kiel iu foriranta el la mondo por rezidi aliloke.
Amu pro la gloro ami.
Servu sen alkroĉiĝi al rezultoj.
Memoru, ke baldaŭ vi redonos al la vivo tion, kion ĝi pruntis al vi en nomo de Dio, kaj ke la trezoroj de via Spirito estos nur tiuj, kiujn vi retenis en vi mem ĉe la kampoj de edukado kaj bonaj faroj.
El la libro
“Palavras de vida eterna”,
“Palavras de vida eterna”,
mediume skribita de Chico Xavier,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
