“Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?”
Jesuo (Marko, 8:36.)
Memoru, ke vi devas vivi laŭ konstanta konkero de benoj eternaj por la Spirito.
Ĉiutage foriras el la Tero homoj, kies paŝoj senmoviĝas en angoraj turmentoj, devenantaj de frustriĝo…
Ili etendas siajn brakojn al la oro, kiun ili amasigis; tiu oro, tamen, garantias nur la maŭzoleon, kie kuŝas iliaj cindroj.
Ili streĉas la memoron por elvoki la nomon, per kiu ili eminentis ĉe la homaj eventoj; preskaŭ ĉiam, tamen, la persona eminenteco, kies objekto ili fariĝis, taŭgas nur por veki en ilia koro la doloron de malfrua pento.
Ili kontemplas la batalkampon, en kiu ili disvolvis portempan regadon; ili vidas, tamen, nenion alian ol siajn revojn ŝanĝitajn en polvon, kiu kovras iliajn mortintajn dezirojn.
Jes, ili ja iris sur la mondon en triumfaj kaleŝoj ĉe politiko, riĉeco, scienco, religio, potenco…
Nekapablaj vere servi al siaj similuloj, ili trompis nur sin mem ĉe la kulto al egoismo kaj orgojlo, malmodereco kaj vanteco, kio ruinigis al ili la vivon.
Kaj vekiĝis ili trans la morto, el kiu la renovigan lumon ili ne sukcesis rikolti.
Memoru tiujn, kiuj perdis la batalon kontraŭ si mem, kiam ili jam kredis sin venkintoj; tiujn, kiuj priploras perditajn horojn, kaj klopodu, dum vi travivas la hodiaŭon, pliriĉigi vian propran spiriton por la morgaŭo atendanta vin, ĉar laŭ la instruoj de la Sinjoro, valoras nenion reteni ekstere la brilon de la mondaj imperioj, kaj teni mallumon interne en la koro.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
