“sed perfekta amo elĵetas timon.”
(I Johano, 4:18.)
Por ke nia animo sentime plialtiĝu per la taskoj, kiujn la Sinjoro konfidas al ni, ne sufiĉas la neperfekta amo, kiu difinas salajrojn por la farita bono, aŭ izoliĝas en la rifuĝejo de privata korinklino, kies komprenemon ĝi postulas.
Necese estas kulti la perfektan amon, kiu ĉion prilumas, kaj sur ĉiujn sendistinge sternas sin.
La neperfekta amo, kiam ĝi, serĉe de ĝuo por si mem, helpas alian homon, estas preskaŭ ĉiam kaj en brila masko, egoismo serĉanta sin mem ĉe la afinaj animoj, kiujn ĝi timige turmentas per diversaj manieroj, nome: postulo kaj ĵaluzo, krueleco kaj malespero, kio, fine, kondukas ĝin mem en tenebran inferon de amareco kaj frustriĝo.
La perfekta amo, kontraŭe, komprenas, ke la Ĉiela Patro disponigis senfinajn vojojn por evoluado kaj pliperfektiĝado de la animoj, ke feliĉo ne estas la sama por ĉiuj, kaj ami la proksimulon signifas kompreni kaj helpi, beni kaj ĉiam subteni la amatajn korojn ĉe la laborŝtupo, kiu estas propra al ili.
Por ke vi liberiĝu do de la katenoj de timo, ne sufiĉas kultivi la deziron esti fervore konsiderata kaj helpata de la aliaj, laŭ la postuloj de la neperfekta amo. Nepre necesas, ke vi sciu ami kun abnegacio kaj tenero, inter senlaca espero kaj senĉesa laboro por triumfo de bono. Sub protekto de tiuj virtoj vi ĉiam vivos amata laŭ la serena kaj perfekta Amo subtenata de la Dia forto, kiu triumfe nin levas de la abismoj el ombro en la kulminojn de la Lumo.
“Palavras de vida eterna”,
kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
