Kadre de pasintmonata manifestacio kontraŭ abortigo, sub aŭspicio de la “Nacia Movado de Civitaneco por la Vivo – Brazilo Sen Abortigo”, kelkaj Esperanto-spiritistoj partoprenis. Inter ili oni vidas en la maldekstra flanko de la supra bildo la paron Darci kaj Terezinha Sardinha (membroj de BAES), tenantajn reklamrubandon en Esperanto.
La geedzoj raportis, ke post la evento, iu senatana spiritisto, kiu jam konas Esperanton, alparolis ilin, kaj proponis starigon de grupo de Esperantistoj por partopreni aŭdiencon en la venonta Esperanto-Tago ĉe la senato, la supera ĉambro de la brazila parlamento. Tiam la paro memorigis lin pri la leĝopropono 6162/2009, pri inkludo de Esperanto-instruado (elektebla, nedeviga) en mezlernejojn.
La 15-a Nacia Marŝo por la Vivo, kun la temo “La vivo dependas de via voĉdono”, okazis la 7-an de junio 2022 sur la gazono antaŭ la Nacia Biblioteko, en Braziljo, la brazila ĉefurbo.
Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.


