Dum la 1a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj – BRES, okazinta de la 21a ĝis la 23a de julio 2006, en Ribeirão Preto – SP, estis aparta programero por junuloj.
Temis pri Fingropupa Metiejo, kiun gvidis Leandro Abrahão.
Restas la identigo de personoj sur la foto. Laŭ raporto de Leandro, de maldekstre la staranta paro estas Hugo Oliveira kaj Laís Cruz, kiuj iam poste geedziĝis. Hugo estas filo de Luiz Antônio Pereira de Oliveira Júnior (forpasinta), la organizinto kaj de la ekskurso el Uberlândia-MG al la evento kaj de la 2a BRES, kiu okazis en la dirita urbo, en 2007.
Sidas de maldekstre Lucas Gervásio, partopreninto el Uberlândia-MG. Li partoprenis ankaŭ la duan BRES kaj kunrespondecis pri la infana programo. Ni petis al Leandro rakonti iom pli:
La metiejo estis amuza! Ni uzis rakonton el la portugallingva kolekto “Gato e Rato”, de Mary França e Eliardo França. Ili ellaboris fingropupetojn laŭ la bildo de la roruloj kaj sekve prezentis de malantaŭ mureto Esperantlingvan version de la rankonto. La programero ne aperis en la oficiala programo de la evento, ĉar kiam mi ĝin proponis jam ne estis tempo por aldoni ĝin. La samo okazis al mallonga manpupa teatraĵo, prezentita de mi kaj Almir José de Lima, kunulo el Uberlândia, dum la malferma solenaĵo.

Discover more from SEA
Subscribe to get the latest posts sent to your email.
